233 homoj arestitaj post sensukcesa puĉo en Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-05-07 18:49:31     Redaktoro:Yu

Venezuela ĉefprokuroro Tarek William Saab diris lunde, ke almenaŭ kvin homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 233 aliaj arestitaj post la sensukcesa puĉo de la 30a de aprilo en Venezuelo.

En intervjuo kun loka televido, Saab diris, ke la puĉo estis efektivigita laŭ la alvoko de opoziciaj gvidantoj Leopoldo López kaj Juan Guaido, subtenataj de malfidelaj soldatoj.

La ĉefprokuroro diris, ke la Oficejo de Publika Akuzisto ĝis nun publikigis 18 arestordonojn, kaj iuj estis direktitaj al armeaj oficiroj. Li diris, ke tio, kio okazis la 30an de aprilo, estis publika alvoko al puĉo por renversi laŭleĝe establitan registaron kaj bani la landon en sango, malobservante homajn rajtojn. Li aldonis, ke inter la armeanoj, kiuj partoprenis en la puĉo, estis la eksa estro de la taĉmento de la Bolivara Nacia Gvardio en la Federacia Leĝdona Palaco, Ilich Sánchez Farias.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin