Ĉu Nov-Zelando volas esti nodo de Ĉinio survoje al Latin-Ameriko?

(GMT+08:00) 2019-05-07 20:55:24     Redaktoro:Yu
Multaj homoj asocias kivon kun Nov-Zelando, kiam ili parolas pri tiu ĉi frukto. Antaŭ nelonge, direktoro pri la ĉina merkato de la nov-zelanda kompanio Zespri, la plej granda liveranto de kivo en la mondo publikigis donitaĵojn, kiuj montris, ke en 2009, kiam la kompanio ekhavis negocon en Ĉinio, la vendo en Ĉinio okupis nur malpli ol 5% de ĝia totala vendo en la tuta mondo, sed en la lasta jaro, tiu ĉi kvanto okupis pli ol 20% de ĝia totala vendo en la mondo.

En marto, la eksportado de Nov-Zelando registris la monatan rekordon de 5,7 miliardoj da nov-zelandaj dolaroj. Laŭ la statistika oficejo de la lando, la rekorda sumo estis atribuita al kresko de la eksportado al Ĉinio. Fakte, de kelkaj jaroj Ĉinio jam estas la plej granda komerca partnero de Nov-Zelando, anstataŭ Aŭstralio. La komerco inter Ĉinio kaj Nov-Zelando kalkuliĝis al pli ol 30 miliardoj da nov-zelandaj dolaroj.

Ĝenerale dirite, la politiko de Nov-Zelando pri Ĉinio estas prudenta kaj praktika. Nov-Zelando estas la unua el la okcidentaj landoj, kiuj subskribis liberkomercajn interkonsentojn kun Ĉinio, kaj ankaŭ la unua el la evoluintaj landoj, kiuj fariĝis intencaj fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, establita laŭ la iniciato de Ĉinio. Krome, ĝi ankaŭ tre frue aliĝis al la iniciato Zono kaj Vojo. Sed post la enoficiĝo de la nova registaro sub la gvidado de la Labor-Partio, Nov-Zelando malrapidigis siajn paŝojn de la partopreno en la iniciato Zono kaj Vojo. Pro la influo de la najbaro Aŭstralio, la lando ekdubis pri la influo de Ĉinio kaj hezitis pri la partopreno de la ĉina firmao Huawei en la konstruado de

la kvina-generacia telekomunika reto.

Aprile, nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern vizitis Ĉinion. Ŝi diris, ke Nov-Zelando kaj Ĉinio havas bonajn rilatojn: la du landoj subtenas striktan komunikadon politike, kaj faras grandajn aferojn ekonomie. Ŝi akcentis, ke malgraŭ la ŝanĝiĝo de geopolitika medio, Nov-Zelando devas restigi sian eksterlandan politikon sendependa kaj justa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin