Ĉinio kaj Japanio okazigos intertraktadon pri maraj aferoj

(GMT+08:00) 2019-05-08 13:03:30     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio kaj Japanio okazigos sian 11an altnivelan konsiliĝon pri maraj aferoj de la 10a ĝis la 11a de majo en Otaru, Japanio.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke oficialuloj el ministerioj de eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, maraj leĝplenumaj kaj administraj departementoj de ambaŭ landoj ĉeestos la intertraktadon.

Li diris, ke Ĉinio atendas plene interŝanĝi opiniojn kun Japanio pri maraj demandoj de komuna zorgo por plifortigi reciprokan komprenon kaj konfidon kun Japanio.

La ĉina-japana altnivela konsiliĝo pri maraj aferoj estis establita en 2012. La lasta konsiliĝo okazis en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang en la lasta decembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin