Landoj de Arkta Konsilio ne povis publikigi komunan deklaracion pro diverĝoj

(GMT+08:00) 2019-05-08 13:40:57     Redaktoro:Yu

La 11a Ministra Kunveno de la Arkta Konsilio, kiu finiĝis marde en Rovaniemi, norda Finnlando, ne povis formuli kutiman komunan deklaracion pro diverĝoj.

Estis la unua fojo, ke la kunveno ne publikigis deklaracion, kiu agos kiel gvidlinio por la venonta prezidanto-lando.

Dum la kunveno okazigita marde matene, la prezidanto, finna ministro pri eksterlandaj aferoj Timo Soini, ŝanĝis la tagordon kaj forigis la eron pri publikigota komunika deklaracio.

Anstataŭ komuna deklaracio, la ministroj subskribis komunan deklaron, kiu konfirmis la promeson subteni pacon, stabilecon kaj konstrueman kunlaboron en arkto, sed ne menciis la demandon pri klimatŝanĝiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin