Usona ŝtatsekretario renkontiĝis kun irakaj gvidantoj en neatendita vizito al Bagdado

(GMT+08:00) 2019-05-08 14:13:02     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo marde faris neatenditan viziton al la iraka ĉefurbo Bagdado, dum kiu li diskutis kun irakaj gvidantoj pri la plej nova disvolviĝo de la regiona situacio meze de la akriĝanta streĉeco kun Irano.

Post la renkontiĝoj, Pompeo diris al raportistoj, ke li faris la surprizan viziton al Irako, ĉar Irano eskaladas sian agadon en la regiono, de post kiam Usono decidis malpermesi la naftan eksportadon de Irano. Li aldonis, ke irakaj gvidantoj promesis protekti usonajn interesojn, ĉar ili scias, ke ĉi tio estas ilia respondeco.

Iraka ministro pri eksterlandaj aferoj, Mohammed al-Hakim, diris en Twitter, ke li partoprenis en du apartaj gravaj renkontiĝoj, kiujn Pompeo okazigis kun iraka ĉefministro Adel Abdul Mahdi kaj iraka prezidento Barham Salih. En la du renkontiĝoj, ili diskutis pri duflankaj rilatoj, la plej nova disvbolviĝo de sekureca situacio en la regiono, kaj ankaŭ kontraŭterorismaj klopodoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin