Ekonomio de Zono kaj Vojo, dua plej granda ekonomia bloko de mondo

(GMT+08:00) 2019-05-08 15:28:36     Redaktoro:Yu

Maje, du esploraj raportoj pri konstruado de la Zono kaj Vojo vekis grandan atenton de homoj.

Unu el ili estas la raporto pri indicoj de komerco kaj investo de la Zono kaj Vojo, publikigita de ĉinaj kaj alilandaj pensfabrikoj sub la gvidado de la Ĉina Centro de Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj. Ĝi analizis laŭ rilataj donitaĵoj, ke la ekonomio de la Zono kaj Vojo superis la nord-amerikan liberkomercan regionon kaj fariĝis la dua bloko tuj post la Eŭropa Unio, kaj evidentiĝas komercaj dividendoj. La alia estas la raporto de la fama kredit-taksa institucio Moody's. Ĝi diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Ĉinio, altigas la produktivecon per konstrukado de grandaj infrastrukturaj projektoj, kontribuante al la nuna ekonomia disvolvado kaj longperioda kresko de la landoj laŭ la itinero.

Komerco kaj investo estas gravaj faktoroj akcelantaj revigligon de la tutmonda ekonomio. La raporto pri indicoj de komerco kaj investo de la Zono kaj Vojo montris per detalaj donitaĵoj, ke la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo vigligas komercon kaj investadon de rilataj landoj kaj regionoj, akcelas ekonomian disvolvadon kaj kontribuas al la klopodoj por liberigo de la monda ekonomio el malfaciloj.

En la fino de la lasta monato en Pekino, kiam la unua prezidento de Kazaĥio, Nursultan Nazarbayev, ĉeestis la Duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, li esprimis konsenton pri infrastruktura konektiteco per la ĉina proverbo "Se vi volas riĉiĝi, konstruu vojojn unue". Li diris, ke lia lando ne havas sian estuaron, sed 6 fervojlinioj kaj 11 ŝoseoj kuras tra Kazaĥio danke al la konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj Kazaĥio havas pacifikan estuaron pro la loĝistika bazo kunlabore konstruita en la ĉina havenurbo Lianyungang.

La proverbo "Se vi volas riĉiĝi, konstruu vojojn unue" estas tre populara en Ĉinio. Ĝi esprimas la gravan rolon de trafika infrastrukturo en akcelado de regiona ekonomia disvolvado. Ĝuste pro la iniciato Zono kaj Vojo, tiu ĉi proverbo estas konata de iuj fremdlandanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin