Xi emfazas lojalecon, kompetentecon kaj disciplinon de polico

(GMT+08:00) 2019-05-08 19:36:20     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping emfazis en nacia konferenco pri publika sekureco la bezonon plialtigi la politikan lojalecon de la polica forto, plifortigi ilin per reformo kaj teknologio, kaj administri ilin per strikta disciplino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la polico devas plenumi la devojn kaj taskojn de la nova epoko, kiujn donis la partio kaj la popolo al ili. Li aldonis, ke la polico devas garantii, ke homoj havos pli fortan senton de sekureco, kaj krei sekuran kaj stabilan politikan kaj socian medion por certigi decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

La kunveno okazis en Pekino marde kaj merkrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin