Kelkaj simplaj anekdotoj pri Hilelo       de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-05-08 14:56:03     Redaktoro:祃璟琳

La penso de prezidanto Xi Jinping, esprimita almenaŭ ekde 2013 kaj eĉ pli persuade el 2017, vidas la mondon kiel la komunumon de homara destino. Problemoj kiel media poluado, klimat-ŝanĝo, manko de materialoj kaj populaci-eksplodo tutmonde afektas nin, sendepende el niaj opinioj aŭ loĝloko. Por respondi al ili jam ekformiĝis aro de komunaj valoroj, kiuj klopodas kunligi la intereson de ĉiuj kun daŭripova evoluo. Ili centriĝas sur politike plurflanka aliro al mondaj defioj, ekvilibra ekomonia disvolviĝo, kiu ne forgesas la plej malfortajn landojn, kaj respekto pri kultura diverseco, kiu gravas por trovi el varieco de eblecoj pli taŭgajn komunajn solvojn. La pli granda reciproka fido tiel akirota de harmonia monda komunumo ankaŭ helpos sekurecon kaj medi-konscian progreson.

Tiu ĉi klopodo konstrui tutmondajn valorojn ekde nepra respekto pri kultura diverseco ŝajnas iom reeĥi la kernon de Zamenhofa homaranismo. Ne estas do strange, ke dum la lastaj jaroj ĉinaj samideanoj estas pli kaj pli fervore diskutantaj pri la ebleco de tiu komparo. Estas tamen iom malfacile por atee edukitaj ĉinaj esperantistoj akcepti, ke la verkoj de Zamenhof pri homaranismo temas precipe pri religio. En ili eĉ videblas la ŝpuroj de lia antaŭa penso pri "hilelismo", kiu datis el lia zionisma periodo. Sed mi ĉi tie argumentas, ke koni pli bone la figuron de Hilelo—kiu estis la inspiro de la Zamenhofa hilelismo—povas fakte kuraĝigi la ĉinajn samideanojn trovi interesajn elementojn por profundigi sian komparon. En la libro de Yitzhak Buxbaum LA VIVO KAJ INSTRUADO DE HILELO (The Life and Teachings of Hillel, 2008), kiu celas substreki la aktualecon de Hilelo por nuntempa judaismo, oni legas fakte grandan atenton pri la ekonomie malfortaj homoj kaj la lokaj kostumoj.

Hilelo estis fariseo kaj do majstro de interpretado de la juda leĝo. Li naskiĝis antaŭ Kristo dum la babilona ekzilo kaj mortis eble en 10 p. K. Lia penso, kiu nur fragmente kaj anekdote alvenis al ni tra la judaj tekstoj, helpis Zamenhof klare dividi inter du aspektoj de religio. Je unu flanko estas fido, kiu troviĝas en la koro de la homo, tiel inskribita kiel la ORA REGULO de Hilelo: "Amu vian najbaron kaj traktu la aliajn kiel vi volas esti traktata". Je la alia flanko troviĝas ĉiuj konkretaj formoj de religia konduto, kiujn eĉ majstro de la leĝo kiel Hilelo kelkfoje pretis fleksi laŭ konkretaj lokaj kondiĉoj por akiri la plej grandan bonon por ĉiuj. Dank'al lia ekzemplo Zamenhof konkludis, ke, kvankam konkretaj formoj de religio povas esti kaŭzo de malamo kaj miskompreno inter gentoj, homoj povas mem ŝanĝi ilin por alproksimiĝi al ĉiam pli harmonia homara komunumo.

Buxbaum skribas, ke Hilelo iris al Jerusalemo kiel junulo por studi la Leĝon de Moseo, sed li ne volis akcepti la helpon de sia komercista frato laŭ la tiama kutimo. Li preferis mem penige ĉiutage labori por gajni la monon por vivteni sian familion kaj pagi sian studadon. Iam li estis tiel korpe laca, ke li eĉ endormiĝis en la lernejo. Pro tio li ĉiam havis simpation por la gestudentoj de humila kondiĉo, kiuj same povis havi talenton. Li mem atendis laboristojn ĉe la pordo de Jerusalemo por konvinki ilin studi la Toraon. En tio li malsamis de la alia fama farisea instruisto de tiu tempo, la pli elitisma Ŝamajo, kiu instruis nur al homoj de religiaj kaj sufiĉe riĉaj familioj kaj ne volis perdi tempon kun junuloj, kiuj iam povintus devi lasi la longan kaj pezan studadon pro ekonomiaj kialoj. Krome, eble ĉar li mem estis naskinta en fora lando, Hilelo ankaŭ pretis instrui al ne-hebreoj. Li fakte instruis la Oran Regulon al ne-hebreo kaj lia disciplo instruis ĝin al simpla juda azen-kondukisto. Lia klopodo atingi la aliajn videblis en lia parol-stilo plenplena je proverboj kaj simple efikaj esprimoj, eĉ kiam li pritraktis malfacilajn punktojn.

Laŭ Buxbaum, Hilelo imagis amon kaj pacon kiel aktivajn klopodojn porti harmonion inter geedzoj, najbaroj, urboj kaj tiel plu. Pacigi la tutan mondon estis la signo de la vera saĝulo. Malsame al Ŝamajo, Hilelo estis eĉ preta mensogi, se la celo estis alporti pacon. Ekzemple, li laŭdis la belecon de ne tiel bela edzino dum geedziĝ-ceremonio. Kaj li aparte diris al ĉiu kverelanto, ke la alia estis diranta nur bonajn aferojn pri li kaj estis multe bedaŭranta pri la situacio. Pli ol serĉi abstrakte eble insultan aŭ tro akran veron, li juĝis situaciojn pere de ena simpatio kaj ĉiam pensante pri la sociaj rezultoj de siaj decidoj. Ankaŭ lia interpretado de la leĝo servis similan celon. Ekzemple, kiam li devis decidi ĉu judaj virinoj de Aleksandrio estis pekintaj je bigamio, ĉar ili havis infanojn kun aliaj viroj post la unua edziniĝo, li decidis protekti la infanojn kaj la virinojn kaj trovis en loka kostumo manieron ne konsideri la unuan edziniĝon kompleta kaj valida. Same li publike laŭdis sian edzinon, kvankam ŝi tre malfrue estis servinta manĝaĵojn al iliaj gastoj, ĉar ŝi malavare estis doninta ilin al malriĉulo, kiu ne sufiĉe havis por sia edziĝa ceremonio.

Tiu vido de Hilelo povas eble helpi substreki homaranismon ankaŭ kiel manieron malrigide kaj flekseble pripensi lokajn cirkonstancojn kaj ĉiam respekti diferencojn en nia serĉo de harmonio, kiu povas esti pli justa por ĉiuj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin