Ĉefaĵo por solvi la komercan kaj ekonomian konflikton inter Ĉinio kaj Usono kuŝas en zorgemo unu al la alia

(GMT+08:00) 2019-05-11 14:51:04     Redaktoro:Xiong

La 10an de majo la 11a ĉina-usona altnivela interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco finiĝis en Vaŝingtono. Intervjuate post la interkonsiliĝo, Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj kondukanto de la ĉina flanko en la ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, diris, ke la du partioj faris relative bonan komunikadon kaj kunlaboron; ke la konsiliĝo ne rompiĝis, sed okazis intermetita epizodo en ĝi, kaj tio ne estas evitebla kaj eĉ ofta; kaj ke Ĉinio estas diskrete optimisma pri la estonteco de la konsiliĝo. Laŭinforme, la du teamoj de ekonomio kaj komerco intervidiĝos en Pekino por fari pluan interkonsiliĝon.

Iom pli frue, je la nula kaj unu en tiu tago laŭ la vaŝingtona tempo, Usono metis 25% de la tarifoj, anstataŭ 10%, sur la varojn de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, eksportitajn de Ĉinio en Usonon. Responde al tio, tuj post du minutoj Ĉinio deklaris, ke ĝi devigite alprenos necesajn kontraŭrimedojn adekvatajn.

Tia rezulto ne estas ekster atendo. De februaro de 2018 ĝis nun la ĉina-usona interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco okazis 11 fojojn; kvankam ĝi atingis gravan progreson, tamen la komerca konflito ankoraŭ ne ĉesis. La aserto de Usono altigi la tarifojn kaŭzis la maltrankviliĝon de la ekstera mondo, ke la interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono rompiĝos. Spite al tia premo la ĉina teamo, kun granda sincero kaj alta respondeco pri la dulandaj popoloj, veturis al Usono por partopreni en la 11a interkonsiliĝo.

En la pasinta unu jaro kaj pli la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono pruvis, ke en komerca konflikto ne ekzistas gajninto, kaj do aldono de tarifoj ne estas rimedo, per kiu oni povus solvi la problemon. Nuntempe la sono de la tuta planedo, interalie de usonaj civitanoj mem, kontraŭ la aldono de tarifoj, pli kaj pli fortiĝas. Usono devas respekti la postulojn de Ĉinio kaj prizorgi la interesojn de la tutmondaj vicitanoj.

Kvankam ekzistas malkonkordo inter kernaj aferoj de Ĉinio kaj Usono, tamen la konsiliĝo ankoraŭ estas daŭrigata. Tio montras evidente, ke la du partioj havas fortan deziron solvi la problemon per intertraktado.

Estonte Ĉinio, same kiel antaŭe, kun plej granda sincero, faros sian plejeblon por komunikiĝi kun Usono kaj peni, ke la malkonkordo malgrandiĝu kaj la komuna ideo grandiĝu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin