Guterres: en komerca konflikto ne ekzistas gajninto

(GMT+08:00) 2019-05-11 17:48:11     Redaktoro:Xiong

La 10an de majo, en la speciala kunveno de la konsilio de la Monda Komerca Organizaĵo (MKO), Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj emfazis, ke en komerca konflikto ne ekzistas gajninto, sed nur malgajninto, kaj plurflanka dialogo kaj kunlaboro estas gravaj por solvi komercan konflikton. Ankaŭ Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizaĵo, diris, ke la Organizaĵo nun estas renoviganta kaj plifortiganta plurflankismon de komerco per sia propra reformo, kaj havi komunan regularon de la tutmonda komerco estas utila al ĉiuj landoj.

La 10an de majo Guterres faris viziton en Ĝenevo, Svislando, kaj vizitis la sidejon de MKO. En sia salutparolado al la reprezentantoj de la membroj de MKO li diris, ke tutmondiĝo frontas al serioza defio, komerca konflikto ekde la pasinta jaro ĉiam pli akriĝas kaj minacas la plurflankan sistemon kaj bazon sur kiu kreskas la internacia komerco. Li emfazis:

"Substrekinde, ke en komerca konflikto ne ekzistas gajninto, sed nur malgajninto, kaj plurflanka dialogo kaj kunlaboro estas gravaj por solvi komercan konflikton."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin