ANK venkis en la ĝenerala elekto de Sud-Afriko

(GMT+08:00) 2019-05-12 13:24:27     Redaktoro:Xiong

Laŭ la rezulto de balotado, en la 11a de majo publikigita de la sud-afrika sendependa elektokomitato, Afrika Nacia Kongreso (ANK), la reganta partio, venkis en la ĝenerala elekto en 2019.

La rezulto montras, ke ANK gajnis 57,51% de la voĉdonoj, dum la opoziciaj partioj, la Demokratia Alianco (DA), 20,76%, kaj la Ekonomie Liberala Batalantaro (ELF), 10,97%. Laŭ proporcio, ANK havigis al si 230 seĝojn, DA 84 kaj ELF 44 en la Nacia Parlamento. Kaj krome, aliaj dek unu partioj dividas la restajn seĝojn.

Por tiu ĉi elektado 26,7 milionoj da homoj registriĝis, kaj la proporcio de la voĉdonintoj estas ĉirkaŭ 65%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin