Sentoj de Xi Jinping pri la familio kaj la lando

(GMT+08:00) 2019-05-13 19:26:02     Redaktoro:Xiong

Sur la librobretaro de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sin trovas kvar aparte okulfrapaj fotoj. Ili notas la varmajn momentojn de Xi Jinping en la vivado kun la gepatroj, edzino kaj filino.

"Kune ĝui familian feliĉon" estas tio, kion aspiras la ŝtata gvidanto, kaj ankaŭ tio, kio prezentas la belan esperon de mil kaj mil familioj.

La 15an de oktobro 2001, kiam la patro Xi Zhongxun festis sian 88an datrevenon de naskiĝo, ĉiuj familianoj venis por festeni, nur krom Xi Jinping. Tiam li estis estro de la provinco Fujian. Pro okupiteo li ne havis tempon por festi sian patran naskiĝtagon kune kun la familianoj.

Familio estas la plej malgranda lando, dum lando estas la kuniĝo de mil kaj mil familioj. Xi Jinping, elkreskita el la bona edifo de la familio kaj elirinta el inter la popolanoj, neniam forgesas la feliĉon de milionoj da familioj. En siaj multaj paroloj li menciis "koncentriĝi al familio, al familia edukado kaj al familia edifado".

"Se ĉiu familio estas virta, do la lando estas tia." Respekti maljunulojn kaj amzorgi junulojn, ami la landon kaj familion, kaj nutri intimajn rilatojn inter familianoj estas granda forto por la lando. Sub la gvidado de Xi Jinping en Ĉinio, en kiu amasiĝas milionoj da familioj bone edifitaj, nun formiĝas grandioza forto, kiu kondukas la popolon al bela vivo kaj helpas la nacion prosperiĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin