Fakuloj: Racia kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono helpas solvi demandojn

(GMT+08:00) 2019-05-13 12:23:32     Redaktoro:Yu

Antaŭ nelonge en Vaŝingtono finiĝis la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Kelkaj ĉinaj fakuloj diris, ke en la pasinta pli ol unu jaro, la ĉina flanko ĉiam montris raciecon kaj moderecon en la intertraktado kun Usono; estas grandaj komunaj interesoj inter la du landoj, kaj nur racia kunlaboro povas solvi ekonomiajn kaj komercajn demandojn.

Post la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, ĉina vicĉefministro Liu He unuafoje malkaŝis konkretajn demandojn, pri kiuj zorgas la ĉina flanko, dirante, ke interkonsento inter Ĉinio kaj Usono devas esti egala kaj reciproke profita, kaj ke la ĉina flanko neniam cedos pri gravaj principaj demandoj.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), akcentis, ke devas esti solvitaj la tri demandoj, kernaj zorgoj de la ĉina flanko, tio estas nuligi ĉiujn aldonitajn tarifojn, fari praktika la nombron de komerca aĉetado, kaj ekvilibrigi la tekston.

Zhang Yansheng, prestiĝa esploristo el la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris, ke tio montris, ke la ĉina flanko ĉiam estis racia kaj modera.

Antaŭ la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, Usono decidis plialtigi aldonitajn tarifojn sur 200 miliardoj da ĉinaj varoj de 10% ĝis 25%. Gao Lingyun, esploristo en la Instituto pri Ekonomio kaj Politiko de la Mondo sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke respondeca lando devas konsideri influojn ne nur sur ambaŭ landoj.

Usono kaj Ĉinio estas la unua kaj la dua plej grandaj ekonomioj de la mondo. Estas neniu gajninto en komerca milito. Ĉina vicĉefministro Liu He emfazis, ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por la du flankoj, kaj li kredas, ke ambaŭ flankoj certe elektos kunlaboron. Li aldonis, ke estas grandaj komunaj interesoj inter la du flankoj, kaj nur kunlaboro povas solvi tiujn demandojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin