Novaĵoj (Majo 13)

(GMT+08:00) 2019-05-13 16:59:57     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la iniciato de Xi pri dialogo inter aziaj civilizacioj ekscitas viglecon de Azio ; Ĉinio estas preta por reagi al ĉia defio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Antaŭ kvin jaroj, ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis okazigon de Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. Tiu ĉi iniciato estos realigita en la 15a de majo. Reprezentantoj de 47 aziaj landoj kaj aliaj landoj ekster la regiono kaj internaciaj organizoj kunvenos en Pekino kaj diskutos ĉirkaŭ la temo "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco". Buntaj aranĝoj montros azian kulturan fidon, ekscitos la novigemon kaj viglecon de Azio kaj aldonos novan ĉapitron pri disvolvado, kunlaboro kaj kunfandiĝo de aziaj civilizacioj en la nova epoko.

Prezidanto Xi faris prelegon en la Oficejo de la UN en Ĝenevo en januaro de 2017, emfazante subtenon al reciproka lernado inter civilizacioj kaj konstruadon de malferma kaj inkluziva mondo. Li diris, ke malsamaj historioj kaj naciaj kondiĉoj kaj diversaj etnogrupoj kaj kutimoj naskis malsamajn civilizaciojn, farante la mondon pli kolorriĉa. En la lastaj jaroj, Xi kelkfoje eksplikis la opinion de Ĉinio pri civilizacio kaj faris gravajn parolojn pri fortigo de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj, diskonigante la penson de Ĉinio pri fortigo de interŝanĝoj inter civilizacioj kaj progresigo de la homa civilizacio.

Irina Bokova, eksa ĝenerala direktoro de Unesko, diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke ŝi havis honoron akcepti prezidanton Xi en la stabejo de Unesko antaŭ kvin jaroj, kaj dum la vizito, li dividis kun ili opiniojn de Ĉinio pri la estonteco, esprimis subtenon al la mondo kaj eksplikis sian vidpunkton pri plifortigo de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj. Ŝi diris, ke tio estis lia forta signalo al la mondo pri komuna ekzisto, kuna agado kaj komuna disvolviĝo de la homaro.

La Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj malfermiĝos merkrede en Pekino. Raportisto dimanĉe informiĝis de la Pekina Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio, ke 3 700 volontuloj estis trejnitaj kaj servos al la konferenco. Ili plejparte partoprenis en la volontula servo al la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

La Esplorcentro pri Rilatoj inter la Du Bordoj de la Tajvana Markolo kaj la Ĉina Qingyan-Fondaĵo por Paca Edukado okazigis kunsidon pri la dubordaj rilatoj kaj nacia rejuniĝo en Pekino lunde matene. Ĝin ĉeestis Liu Jieyi, direktoro de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konslio, kaj Hung Hsiu-chu, eksa prezidanto de la ĉina partio Kuomintango, kaj aliaj proksimume 100 reprezentantoj el diversaj rondoj de la du bordoj.

La ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn ĉirkaŭ la temo "dubordaj rilatoj kaj nacia rejuniĝo" kaj pri firmigo de la politika fundamento de paca disvolvado de la dubordaj rilatoj, profundigo de la integrita disvolvado de la du bordoj, akcelado de junularaj interŝanĝoj inter la du bordoj kaj disvastigo de eminenta ĉina tradicia kulturo.

Usono minacis komenci procezon por aldoni 25% tarifojn al produktoj importitaj el Ĉinio kun la valoro de 325 miliardoj da usonaj dolaroj kaj baldaŭ publikigos la liston, sekve de altigo de tarifoj de 10% ĝis 25% sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Samtempe kun tio, la 11a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono finiĝis en Vaŝingtono, kaj ambaŭ flankoj konsentis plu antaŭenigi la konsiliĝon.

Antaŭ nelonge en Vaŝingtono finiĝis la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Kelkaj ĉinaj fakuloj diris, ke en la pasinta pli ol unu jaro, la ĉina flanko ĉiam montris raciecon kaj moderecon en la intertraktado kun Usono; estas grandaj komunaj interesoj inter la du landoj, kaj nur racia kunlaboro povas solvi ekonomiajn kaj komercajn demandojn.

Post la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, ĉina vicĉefministro Liu He unuafoje malkaŝis konkretajn demandojn, pri kiuj zorgas la ĉina flanko, dirante, ke interkonsento inter Ĉinio kaj Usono devas esti egala kaj reciproke profita, kaj ke la ĉina flanko neniam cedos pri gravaj principaj demandoj.

Usono kaj Ĉinio estas la unua kaj la dua plej grandaj ekonomioj de la mondo. Estas neniu gajninto en komerca milito. Ĉina vicĉefministro Liu He emfazis, ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por la du flankoj, kaj li kredas, ke ambaŭ flankoj certe elektos kunlaboron. Li aldonis, ke estas grandaj komunaj interesoj inter la du flankoj, kaj nur kunlaboro povas solvi tiujn demandojn.

La Germana Administracio pri Eksterlanda Komerco raportis dimanĉe, ke la nombro de fremdlandaj entreprenoj investitaj en Germanio en 2018 atingis 2 062, tio estas nova alto.

Laŭ la raporto, usonaj entreprenoj investis 345 projektojn en Germanio en 2018. Tiu nombro okupas la unuan lokon. La dua estas Svisio, kiu investis 229 projektojn. Ĉinio estas la tria per la investo de 188 projektoj. La raporto diris, ke Ĉinio investis plej multajn projektojn pri komerco, financo, maŝino kaj ekipaĵo.

Hindaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke la nombro de mortintoj pro la tropika ciklono Fani kreskis ĝis 64, kaj 241 aliaj estis vunditaj, post kiam la registaro de la ŝtato Odisha konfirmis, ke almenaŭ 21 pliaj homoj mortis pro la katastrofo.

La raportoj diris, ke 25 inter la viktimoj estis mortigitaj pro disfalo de muroj, 20 pro bato de faligitaj arboj kaj 6 pro disfalo de tegmentoj. La katastrofo influis 16,5 milionojn da homoj en 18 000 vilaĝoj kaj 52 distriktoj, kaj pli ol 500 mil familioj fariĝis senhejmaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin