Novaĵoj (Majo 14)

(GMT+08:00) 2019-05-14 15:34:22     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la KPĈ komencos kampanjon de tema edukado de partiaj membroj; Rusa prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde okazigis kunvenon, decidante, ke eduka kampanjo pri la temo "resti fidela al la fondiĝa misio de la partio" komenciĝos en junio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunsidon.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la kampanjo inter ĉiuj partianoj estos supre-malsupren okazigita en du apartaj grupoj, precipe celante oficialulojn sur kaj super la gubernia nivelo.La deklaro emfazis la gravecon de la kampanjo, dirante, ke ĝi estas grava aranĝo de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi ĉe la kerno por "komandi la grandan batalon, grandan projekton, grandan aferon kaj grandan revon".

La fundamenta tasko de la kampanjo estas profunde studi kaj efektivigi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, forĝi la politikan karakteron de lojaleco, honesteco kaj forta sento de respondeco, kaj kunigi la ĉinan popolon de ĉiuj etnogrupoj kaj konduki ilin al komuna lukto por realigo de la granda revo.

La deklaro alvokis klopodojn por utiligi la spertojn kaj praktikojn en la eduka kampanjo por plibonigi la partian sistemon.

Ankaŭ plano por integra regiona disvolvado de la Jangzia Delto estis ekzamenita dum la kunveno.

La 9an de majo la usona registaro deklaris plialtigi de 10% ĝis 25% la aldonitajn tarifojn sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da importitaj ĉinaj varoj ekde la 10a de majo 2019. Tiu ĉi rimedo eskaladas la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono, agas kontraŭ la duflanka konsento pri traktado de komerca konflikto, damaĝas interesojn de ambaŭ flankoj kaj ne konformas al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. La ĉina flanko estas devigita reĝustigi aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj por protekti multflankan komercan sistemon kaj defendi siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn.

Laŭ la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Eksterlanda Komerco, Regularo de la Ĉina Popola Respubliko pri Importaj kaj Eksportaj Tarifoj kaj la fundamenta principo de internacia leĝo, kaj post la aprobo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, la Komisiono pri Doganaj Tarifoj sub la Ŝtata Konsilio decidis plialtigi la aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj kun la valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 25%, 20% aŭ 10% respektive ekde nul-horo de la 1a de junio 2019, kaj la antaŭe aldonitaj 5-procentaj tarifoj sur iuj usonaj varoj estos plu validaj.

Rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde en la rusa urbo Soĉio.

Putin diris, ke rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo estas prioritato en la rusa diplomatio, kaj ke en la lasta monato, li kaj ĉina prezidanto Xi Jinping havis sukcesan renkontiĝon, kaj la du flankoj atingis gravan konsenton pri akcelado de integriĝo de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo. Putin aldonis, ke li atendas junian viziton de Xi al Rusio kaj komunan celebradon de la 70a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, ĉina-rusaj rilatoj atingis la plej altan nivelon en sia historio, kaj ke dum la restado en Rusio, li kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov faris plenajn politikajn preparojn por la ŝtata vizito de Xi al Rusio en junio. Li kredis, ke pro la komuna klopodo de la du flankoj, la vizito de Xi certe antaŭenpuŝos la duflankajn rilatojn al la nova nivelo kaj malfermos novan epokon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo.

La saman tagon en Soĉio, Wang kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov renkontiĝis kun raportistoj post sia intertraktado. Raportisto demandis Wang, kiel li konsideras la rilatojn inter Ĉinio, Rusio kaj Usono.

Wang diris, ke Ĉinio, Rusio kaj Usono estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La tri landoj havas grandan influon sur la mondo. Ili devas fari bonan interagadon, forigi nenecesajn dubojn kaj miskomprenojn kaj kune plenumi la devon konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo. En tiu ĉi kampo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio jam donis bonan ekzemplon al la internacia komunumo. Sur la bazo de reciproka respekto, Ĉinio volas konvene trakti diverĝojn kaj plifortigi kunlaboron kun grandaj landoj, inkluzive de Usono.

La dua grupo da helpmaterialoj liveritaj de la ĉina registaro atingis la internacian flughavenon Simon Bolivar de la venezuela ĉefurbo Karako. Ĉina ambasadoro al Venezuelo Li Baorong transdonis la 71-tunojn da materialoj konsistantaj el bazaj medikamentoj kaj medicinaj objektoj al la venezuela registaro.

Li diris, ke la materialoj reprezentas la amikan senton de la ĉina popolo al la venezuela popolo, kaj ke la ĉina flanko esprimas simpation al la venezuela popolo alfrontanta ekonomian malfacilon kaj esperas, ke tiuj materialoj povos mildigi la influon de eksteraj sankcioj sur la venezuela popolo. Li esprimis la kredon, ke la venezuela popolo kapablas realigi siajn pacon, stabilecon kaj disvolviĝon, kaj diris, ke la ĉina flanko ludos plu konstrueman rolon en akcelado de paco kaj stabileco de Venezuelo kaj liveros al ĝi helpon kaj subtenon laŭ sia eblo.

Ĉinio lunde esprimis firman subtenon al antiterorismaj klopodoj de Pakistano, post kiam la sud-azia lando rapide prenis rimedojn por elimini teroristojn, kiuj lanĉis letalan atakon kontraŭ fremdlandaj investantoj en la sudokcidenta urbo Gwadar.

La separatisma grupo Beluĉa Libe (BLA) deklaris respondecon pri la sabata atako ĉe la Perla Kontinenta Hotelo en la regiono Gwadar de la provinco Beluĉo, kaj diris, ke la atako celis ĉinojn kaj aliajn fremdlandajn investantojn restantajn en la hotelo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, "Ĉinio forte kondamnas la teroristan atakon kontraŭ la hotelo. Ni funebras pri la pakistananoj, kiuj perdis siajn vivojn dum la atako, kaj esprimas simpation al familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

La irana novaĵa televido raportis lunde, ke proparolanto de la Irana Atom-Energia Organizo Behrouz Kamalvandi diris tiutage, ke se la irana nuklea demando estos prezentita al la Sekureca Konsilio de la UN, Irano eble komplete sin retiros el la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando.

Kamalvandi diris, ke se ĉiuj rilataj partioj de la nuklea interkonsento prezentos la iranan nuklean demandon al la Sekureca Konsilio, tiu rezulto signifas, ke ne ekzistas plu la nuklea interkonsento, kaj Irano prenos praktikajn rimedojn por defendi la rajtojn kaj interesojn de la popolo kaj nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin