Xi Jinping: Aziaj civilizacioj disvolviĝas en interŝanĝoj kaj reciproka lernado

(GMT+08:00) 2019-05-15 11:29:31     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke Azio devas fortigi fidon pri siaj propraj civilizacioj, daŭrigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon kun eksteraj civilizacioj, kaj klopodis por akiri novajn fruktojn en la regiono.

Xi montris, ke en Azio aperis unu el la plej antikvaj setlejoj de la homaro, kaj ankaŭ grava origino de la homa civilizacio. En la disvolviĝo de kelkmil jaroj, la azia popolo kreis brilajn atingojn kaj verkis epikon de civilizacioj. La Zono kaj Vojo, Du Koridoroj kaj Ringo, Eŭrazia Ekonomia Unui kaj aliaj vastigis la kanalon de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj. La aziaj civilizacioj disvolviĝas en interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter la internoj de la regiono kaj kun aliaj regionoj de la mondo, kio liveris pli da elektoj por disvolviĝo de la monda civilizacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin