Xi Jinping: Oni bezonas kulturan civilizacian forton por respondi al tutmonda defio

(GMT+08:00) 2019-05-15 10:55:28     Redaktoro:Pluveta

Merkrede en Pekino inaŭguriĝis la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. En sia prelego ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la homaro bezonas kaj ekonomian kaj sciencteknikan fortojn kaj kulturan civilizacian forton por respondi al la defioj.

Xi diris, ke nun la homara komunumo plenas de espero pro la disvolviĝo de tutmonda multpolusiĝo, ekonomia tutmondiĝo, kultura diverseco kaj socia informadikigo. Tamen li montris, ke estas pli evidenta la nestabileco kaj necerteco de la internacia situacio, kaj la homaro vizaĝas al pli seriozaj defioj. Xi opiniis, ke la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj liveras platformon por akceli civilizaciajn interŝanĝojn inter aziaj kaj tutmondaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin