Xi Jinping: Aziaj landoj devas realigi aspiron de popolo al bela vivo

(GMT+08:00) 2019-05-15 11:10:05     Redaktoro:Pluveta

Merkrede en Pekino en la inaŭguro de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia prelego, ke la aziaj landoj havas similajn historiojn kaj strebojn kaj devas realigi la aspiron de la popoloj al bela vivo.

Xi Jinping diris, ke la azianoj esperas pacon, komunan prosperon kaj malfermon de Azio. Li alvokis al ĉiuj aziaj landoj respekti kaj konfidi sin reciproke, pace kunekzisti kaj komune antaŭenpuŝi ekonomian tutmondiĝon malferman, inkluzivan, ĝenerale favoran, ekvilibran kaj kungajnan. Ili devas kune elimini la malriĉecon kaj krei bonhavan vivon por infanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin