Xi Jinping: Civilizaciaj interŝanĝoj devas forigi arogantecon kaj antaŭjuĝon

(GMT+08:00) 2019-05-15 11:36:31     Redaktoro:Pluveta

Merkrede en Pekino inaŭguriĝis la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. En sia prelego ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke en la civilizaciaj interŝanĝoj ĉiuj landoj devau teni sin je egaleco kaj respekto, forigi arogantecon kaj antaŭjuĝon kaj profundigi kognon de civilizacia diferenco.

Xi diris, ke ĉiu civilizacio havas sian valoron. La homaro havas diferencon je haŭtokoloro kaj lingvo. Civilizacioj ne devas esti distingitaj al bonaj aŭ malbonaj. Xi diris, ke Ĉinio volas kune kun aliaj aziaj landoj por disvolvi protektadon de kulturaj heredaĵoj kaj liveri necesan subtenon al heredado de civilizacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin