Homaranismo arkitekture                 de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-05-15 11:17:03     Redaktoro:祃璟琳

En 2020 Parma estos la itala kultura ĉefurbo kaj dum la tuta jaro sin sekvos multe da eventoj. La Parma Esperanto-grupo kunlaboros kun aliaj lokaj asocioj, kiuj bonvenigas kulturan diversecon kaj interreligian dialogon, por prezenti buntan programon en februaro. Interalie, la filmetoj de la konkurso Teo kaj Amo de Ĉina Radio Internacia estos projekciitaj en la ĉina muzeo de la urbo, kune kun profesiaj dokumentaj filmoj pri Yunnan-aj nacimalplimultoj kun Esperantaj subtitoloj. Ĉeestos lokaj reprezentantoj de komunumoj de aziaj enmigrintoj kaj de aziaj religioj kiel Budhismo, por kiu teo-ceremonio ludas gravan rolon. Kunlaboranta volontula asocio zorgos precipe pri enkonduki en la urbon la tiel diritajn "ĉambrojn de la religioj" aŭ "ĉambrojn de silento". Temas pri ejoj sen specifaj religiaj simboloj en gravaj lokoj kiel stacidomo, universitato aŭ hospitalo, kie homoj de malsamaj religioj povas kune trovi spiritan konsolon aŭ koncentriĝon. En lando kun multe da enmigrintoj kiel Italio tiuj ĉambroj jam ekzistas en Milano kaj estas signo de bonvenigo kontraŭ kreskiĝantaj fermigaj timoj. En tiu ĉi senco oni povas iel kompari ilin al la praktika flanko de homaranismo laŭ Ludoviko Zamenhof kaj precipe al lia propono enkonduki homaranajn "templojn" en ĉiujn urbojn. Tien homoj de malsamaj religioj aŭ liberkredantoj povintus publike kunveni harmonie en sensciovinisma penso, eĉ kiam ili restis private ligataj al sia hereda aŭ elektita religio.

En tiu ĉi artikolo mi argumentas, ke la homarana templo de Zamenhof kaj la nuntempaj "ĉambroj de la religioj" uzas arkitekturon por alparoli publike la necesan protektadon de minoritatoj en socio riĉa je diverseco. Tiu parto de la homarana programo de Zamenhof estas ofte rigardata kiel malsukcesa utopio. Tamen mi montros, ke Zamenhof povis pripensi interreligian arkitekturon kiel "templon" dank'al la tiamaj ŝanĝoj en la koncepto de juda religia spaco, kiu estis iĝanta pli videbla kaj disputata signo de identeco en Eŭropo ekde la mezo de la deknaŭa jarcento. La kreinto de Esperanto ne estis do abstrakta pensisto de la harmonio inter gentoj, sed tre konsciis pri sia kunteksto kaj pri la neceso eltrovi kuracilon por ĝiaj aktualaj kondiĉoj ene de ili mem. Simile, Andrzej Grzybowski skribas en la revuo KLINIKA KAJ EKSPERIMENTA OFTALMOLOGIO (Clinical & Experimental Ophthalmology, 1/2008), ke Zamenhof specialiĝis en tiu fako ne pro temperamenta manko rilate al ĝenerala medicino, sed interalie kiel reago al la fakto, ke miopaj gestudentoj kiel li ne povis surhavi okulvitrojn en zaristaj lernejoj. Rekuperi tiun historie konscian signifon de la "homarana templo" povas do inspiri pli efektivan agon de publika interparolo kaj interkompreno inter malsamaj grupoj en la nuntempa itala situacio kaj en aliaj lokoj.

En la venonta sekcio mi do unue montros kiel sinagogoj historie ŝanĝis el privata spaco al publika "templo" ekde la mezo de la deknaŭa jarcento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin