Ĉu Usono "fiŝuldanto" havus ian ajn fidon?

(GMT+08:00) 2019-05-17 19:02:06     Redaktoro:Xiong

Unuiĝintaj Nacioj (UN) malkovris, ke Ĉinio, kiel la dua granda paganto, jam pagis sian kotizon de UN, kaj la kotizkvoto de Ĉinio ĉe UN estas 12,01%. Pro tio en gazetara konferenco Stefan Dujarrik, proparolisto de ĝenerala sekretario de UN, esprimis al Ĉinio "Dankon", specife en la ĉina lingvo.

Tamen, okulfrape kontraste kun tio, Usono, kiel la plej granda paganto de UN-kotizo, ĝis la unua de januaro 2019 ŝuldas al UN la kotizon de 381 milionoj da usona dolaroj kaj al UN-packonservado la pagon de 776 milionoj da usonaj dolaroj. La ĝenerala sekretario Guterres indikis, ke Usono ŝuldas tiom al UN-packonservado, kiom okupas trionon de la tuta ŝuldo.

Nuntempe la usona ekonomia sumo atingas 20 000 miliardojn da usonaj dolaroj, nome ĉirkaŭ 24% de la tuto de la mondo, kaj la pokapa enspezo superas 60 000 usonajn dolarojn. Laŭ kalkulo ĝi devas porti la kotizon de 22% ĉe UN kaj ĉ. de 28% ĉe UN-packonservado. Sed tiu plej granda ekonomiunuo en la mondo longatempe malfruigas sian kotizon kaj pagon, krude postulante malaltigi sian proporcion de la kotizo ĉe UN, senĉese donante ĝenojn al la laboro de UN kaj de packonservado. Sekve de tio ĝi fariĝas malfalsa "fiŝuldanto" elvokanta malhonoron kaj abomenon en la tuta mondo.

La mondo de la 21a jarcento estas de tio, en kio ĉiuj landoj dividas la saman sorton. Ĝi jam ne povas retroiri al la ĝangala socio, kie la fortaj opresas la malfortajn. Usono sin liberigas de la internacia devo kaj aldonas limimposton al alilandaj varoj, kaj per tiuj manieroj ĝi nocas kaj sin mem kaj aliajn. Tio nepre estas abomene forĵetita kaj forte kontraŭatakita de la tuta mondo.

Justa afero ĉiam ĝuas abundan subtenon, dum maljusta afero trovas malmultan. Nun, hodiaŭ, la tutmondiĝo kaj multpolusiĝo ludas gravan rolon, dum Usono iom post iom iras al fermiteco kaj izoliteco. Tion faras Usono surbaze de la politiko "Usono sur privilegio", kiu malobservas la fluon de la historio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin