Trump: Usono ne volas militi kun Irano

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:03:34     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke Usono ne volas militi kun Irano.

Trump diris tion al raportistoj antaŭ renkontiĝo kun vizitanta prezidanto de la Svisa Federacio Ueli Maurer en la Blanka Domo. Tiutage, ankaŭ la ĵurnalo New York Times citis parolojn de pluraj anonimaj oficialuloj en sia raporto, dirante, ke merkrede en interna kunveno de la Blanka Domo, Trump diris al aganta usona ministro pri defendo Patrick Shanahan, ke li ne volas lanĉi militon kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin