Xi sendis gratulan leteron al Monda Kongreso pri Intelekto

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:07:20     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Tria Monda Kongreso pri Intelekto, kiu malfermiĝis ĵaŭde en la ĉina norda municipo Tianjin.

En la letero, Xi esprimis sian sinceran bonvenon al famaj internaciaj entreprenistoj, industriaj gvidantoj kaj gajnintoj de la Premio Turing, kiuj ĉeestis la kongreson.

Xi diris, ke artefarita intelekto (AI) havas gravajn kaj profundajn efikojn sur ekonomian disvolviĝon, socian progreson kaj mondan regadon, kaj ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al novigema evoluigo kaj prenas novan generacion de artefarita intelekto kiel la motoron de scienca kaj teknologia disvolviĝo, industria optimumigo kaj altgradigo, plialtigo de produktiveco, kaj strebado por altkvalita disvolvado.

Xi esprimis esperon, ke partoprenantoj de la kongreso pluigos interŝanĝojn, pliigos konsentojn kaj fortigos kunlaboron por akceli la sanan disvolviĝon de la nova generacio de artefarita intelekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin