Ĉina vicĉefministro ĉeestis forumon en Kazaĥio

(GMT+08:00) 2019-05-17 14:08:44     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Han Zheng ĵaŭde finis viziton al Kazaĥio, dum kiu li ĉeestis la 12an Astanan Ekonomian Forumon kaj la Duan Ĉina-Kazaĥan Forumon pri Loka Kunlaboro.

Dum la tritaga vizito, Han, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ renkontiĝis kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev.

Han transdiris la varman saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping dum sia intertraktado kun Tokayev. Li diris, ke sub la gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-kazaĥa ampleksa strategia partnereco rapide disvolviĝis, ilia politika reciproka fido profundiĝis kaj duflanka kunlaboro atingis la plej altan nivelon en la historio.

Li rememoris, ke prezidanto Xi donis al la unua prezidento de Kazaĥio Nursultan Nazarbayev la Medalon de Amikeco, kiam Nazarbayev ĉeestis la duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro aprile en Pekino, kio reflektas la altan nivelon kaj specialecon de la rilatoj inter la du landoj.

Li diris ankaŭ, ke komuna konstruado de la Zono kaj Vojo fariĝis la ĉefa temo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj la du flankoj faris gravan progreson en akordigo de evoluigaj strategioj, starigo de kunlaboraj mekanismoj kaj efektivigo de gravaj projektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin