Ĉinio enorbitigis novan navigadan sateliton BeiDou

(GMT+08:00) 2019-05-18 12:39:25     Redaktoro:Yu

Ĉinio sendis novan sateliton de la navidad-satelita sistemo BeiDou al la kosmo de la Xichang-a satelit-lanĉa centro en Sichuan-rovinco je la 11a horo kaj 48 minutoj vendrede posttagemeze.

La satelito pafita sur la portoraketo Changzheng-3C estas la kvara rezerva satelito de BeiDou-2 kaj la 45a satelito de la satelita familio de BeiDou.

Post enigo en la geosinkronan orbiton kaj enorbitaj provoj, ĝi estos konektita al la navidad-satelita sistemo BeiDou por liveri al uzantoj pli fidindajn servojn kaj plibonigi la stabilecon de la konstelacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin