Japana ĉefministro renkontiĝis kun ĉina altranga oficialulo

(GMT+08:00) 2019-05-18 12:57:03     Redaktoro:Yu

Vendrede en Tokio, japana ĉefministro Shinzo Abe renkontiĝis kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ.

Yang diris, ke ekde la komenco de ĉi tiu jaro, Abe multfoje esprimis sian volon plu disvolvi ĉina-japanajn rilatojn, kaj antaŭ nelonge Abe komisiis al Toshihiro Nikai, ĝenerala sekretario de la Liberal-Demokratia Partio de Japanio, ĉeesti la duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kio estigis pozitivajn reagojn en ambaŭ landoj. Yang diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas Japanion en sukcesa okazigo de la Pintkunveno de la Grupon 20 en Osako, ĉar tio efike plifortigos konfidon kaj pozitivajn atendojn de la internacia komunumo kaj injektos pli da pozitiva energio en la ekonomian disvolviĝon de la mondo.

Abe petis Yang transdoni liajn sincerajn salutojn al ĉinaj gvidantoj. Li diris, ke ĉi tiu jaro estas grava jaro, ĉar Japanio eniris la Eraon Reiwa kaj Ĉinio festos la 70an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. Abe aldonis, ke li atendas antaŭenigon de duflankaj rilatoj kaj malfermi novan epokon de la japana-ĉinaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin