Irano esprimis sian pretecon por memdefendo

(GMT+08:00) 2019-05-20 14:04:12     Redaktoro:Yu

Komandanto de la Irana Islama Revolucia Gvardio, Hossein Salami, diris dimanĉe, ke Irano ne volas militon, tamen ĝi ne timas militon; la minaco alfrontata de Irano jam alproksimiĝis al la limo de la lando, kaj la Islama Revolucia Gvardio estas preta por reagi al la minaco.

Salami faris la rimarkojn en milita kunveno. Li diris, ke Usono sekvas hegemonion, subpremas aliajn landojn kaj entrudiĝas en ilin, kaj tia konduto ne povas alporti potencon, sed nur kreos malamikojn en ĉiuj direktoj. Li aldonis, ke Irano rezistos al Usono, se ĝi plu formos sian tutmondan hegemonion per tiranaj rimedoj.

La saman tagon, pakistana ministro pri elsterlandaj aferoj Shah Mehmood Qureshi, kiu estis en Kuvajto por vizito, diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun kuvajta vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj afeoroj Sabah Khaled al-Hamad al-Sabah, ke Pakistano volas subteni sekurecon kaj stabilecon de la regiono per konservado de bonaj rilatoj kun regionaj kaj islamaj landoj. Li aldonis, ke Mez-Oriento jam vidis tro multe da militoj kaj tragedioj, kaj Pakistano ne volas plu vidi militon, sed volas ludi la rolon kiel mediacianto por forigi krizon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin