Recep Tayyip Erdogan: Turkio jam decidis aĉeti aerdefendan misilan sistemon S-400 de Rusio

(GMT+08:00) 2019-05-20 15:00:20     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris sabate vespere, ke Turkio jam decidis aĉeti la aerdefendan misilan sistemon S-400 de Rusio kaj konsiliĝos kun la rusa flanko pri komuna fabrikado de la aerdefenda misila sistemo S-500.

Turkaj amaskomunikiloj raportis, ke Erdogan refoje neis la eblecon nuligi la turka-rusan kontrakton pri armila aĉeto tiutage, kiam li kunsidis kun universitataj studentoj en Istanbulo. Li diris, ke la transakcio estas decidita, kaj la aerdefenda misila sistemo S-400 estos liverita al Turkio en julio de la kuranta jaro aŭ pli frue.

Erdogan diris ankaŭ, ke la usona flanko deklaris malfruigi la liveron de la aviadiloj F-35 menditaj, tamen Turkio certe ricevos tiujn aviadilojn pli aŭ malpli baldaŭ, ĉar ne liveri la aviadilojn ne estas la elekto de Usono.

La usona Ministerio de Defendo anoncis en la 1a de aprilo, ke Usono portempe ĉesos liveri pecojn de la aviadilo F-35, kaj diris, ke se Turkio plu postulos la liveron de la aerdefenda misila sistemo S-400, Usono ekskluzivos ĝin el la projekto de F-35.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin