Ĉinio dividis spertojn pri fundamenta sanzorgo

(GMT+08:00) 2019-05-21 14:57:39     Redaktoro:Selena

La 72a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) malfermiĝis lunde en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. En tiu tago, Ĉinio kaj aliaj kvar landoj kune organizis flankan kunvenon titolitan "De fundamenta sanzorgo al celo de ampleksa kovrado de sanprotekto kaj daŭripova disvolvado" dum la Monda Asembleo pri Sano. Ma Xiaowei, estro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, faris paroladon en la kunveno. Ma dividis ĉinajn spertojn por fundamenta sanzorgo kaj proponis rimedojn por realigi ampleksan kovradon de sanzorgo kaj daŭripovan disvolvadon.

Ma montris en sia parolado, ke sano estas la baza rajto de la homaro kaj ankaŭ movforto kaj celo de la socia evoluado. Ma diris, ke la fundamenta sanzorgo estas la plej bona vojo por realigo de ampleksa kovrado de sanzorgo kaj baza kondiĉo por ekonomia kaj socia daŭripova disvolvado.

Ma dividis kvar spertojn de Ĉinio en fundamenta sanzorgo. La unua estas pri serioza politika promeso, t.e. meti sanon en ĉiujn decidojn kaj aranĝojn; due, konsideri aferojn laŭ propraj naciaj kondiĉoj kaj subteni gvidadon de la registaro kaj insisti pri publika bonstato kaj rolo de publikaj sanzorgaj institucioj; trie, ludigi al bazaj institucioj rolon en sanzorga administro kaj kuracado de kutimaj malsanoj; kvare, persisti ĉe livero de sanzorgaj servoj je diversaj niveloj kaj formoj por pli bone servi al la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin