Xi sendis gratulon al reelektita indonezia prezidento Widodo

(GMT+08:00) 2019-05-21 20:09:01     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Joko Widodo, gratulante lin pro lia reelektiĝo kiel prezidento de Indonezio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Indonezio, ambaŭ grandaj evoluantaj landoj en la regiono, havas vastajn komunajn interesojn sur la duflanka, regiona kaj multflanka niveloj kaj estas naturaj partneroj de kunlaboro. Li diris, ke en la lastaj jaroj, la du landoj profundigis akordigon de evoluigaj strategioj, akiris rimarkindajn atingojn en pragmata kunlaboro, kaj kondukis la duflankajn rilatojn en la novan periodon de rapida disvolvado, profitante de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Indonezio kaj volas labori kun prezidento Widodo por konduki la ĉina-indonezian ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo kaj profitigi la du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin