Novaĵoj (Majo 22)

(GMT+08:00) 2019-05-22 18:42:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la fondinto de Huawei diris, ke 90-taga licenco havas etan signifon, kaj Huawei estas preta; eksa prezidanto de luksemburgia parlamento diris, ke la eŭropa merkato devas esti komplete malferma al Huawei. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ren Zhengfei, ĝenerala direktoro de la ĉina teknologia kompanio Huawei, diris marde, ke por Huawei la 90-taga portempa licenco havas etan signifon, kaj Huawei estas plene preta.

Ren faris la deklaron en grupa intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke Huawei dankas la kontribuojn de usonaj entreprenoj al ili, kaj multaj el liaj konsilistoj venas de usonaj kompanioj, kiel ekzemple IBM.

Ren diris al raportistoj, ke tio, kion la usona registaro intencas fari, estas ekster ilia regado, kaj por Huawei, plej grave estas bone fari la laboron. Li diris, ke ekde la lasta jaro Huawei estas sub la ento-regado de Usono, kaj usonaj politikistoj subtaksis ilian forton. La produkto de la 5a-generacia reto de Huawei absolute ne povas esti influita, kaj aliaj kompanioj ne povos superi Huawei en tiu ĉi kampo en la venontaj du aŭ tri jaroj. Li diris, ke la kompanio ne senpripense aŭ mallarĝe ekskludos la uzon de usonaj blatoj, kaj samtempe alvokis komunan ekspluaton de blat-teknologio. Huawei mem faras duonon de siaj blatoj, dum la alia duono venas de Usono. Li akcentis, ke Huawei ne estos izolita de la mondo, kaj ĝi povas fari blatojn same kiel la usonaj kompanioj, tamen tio ne signifas, ke ili ne aĉetos usonajn blatojn.

Liu Kang, ĉefreprezentanto de la ĉina teknologia kompanio Huawei al institucioj de la Eŭropa Unio, diris, ke Huawei volas kunigi manojn kun la EU por ekspluati produktojn kaj servojn de la kvina-generacia reto.

Liu faris la rimarkojn dum sia prelego en la centro de Huawei pri sekureco kaj travidebleco de la reto en Bruselo. Li diris, ke la solvo de la kvina-generacia reto de Huawei estas la plej bona sur la merkato, sed iagrade ĝi estas produkto laŭmende farita por Eŭropo. Huawei faris siajn negocojn en Eŭropo proksimume 20 jarojn kaj havas 12 200 dungitojn, kaj 70% de ili estas lokaj. Li aldonis, ke Huawei aĉetis pli ol 5,6 miliardojn da eŭroj da varoj kaj servoj en Eŭropo en la lasta jaro kaj subtenis kunlaboron kun 140 eŭropaj universitatoj kaj institutoj en esplorado. Li esperis, ke Eŭropo fariĝos pioniro de la kvina-generacia reto por pli bone akceli sian ekonomian kreskon kaj fortigi sian industrian avantaĝon.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris, ke fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri la ĉina merkato spite al kontinua minaco de Usono pri altigo de tarifoj sur ĉinaj varoj.

Lu faris la rimarkojn responde al la usona aserto, ke firmaoj translokos sian produktadon al aliaj landoj pro altigo de tarifoj sur ĉinaj varoj. Lu diris en gazetara konferenco, ke la usona agado, kiu rompis komercajn regulojn, ĝenis la internacian merkaton, inkluzive de Ĉinio kaj Usono. Tamen finfine entreprenoj povos fari politikan elekton pri direkto de sia investo surbaze de strategia juĝo pri la ekonomia perspektivo. Fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri Ĉinio malgraŭ la minaco de Usono pri altigo de tarifoj sur ĉinaj produktoj. Lu diris, ke fremdlandaj firmaoj inkluzive de Exxon Mobil, Tesla, BASF, BMW kaj aliaj monde konataj entreprenoj, pliigis sian investon en Ĉinio.

Kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov diris marde, ke lia lando pretas akordigi siajn disvolvajn strategiojn kun la iniciato Zono and Vojo kaj fortigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj sektoroj.

Dum renkontiĝo kun ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, Jeenbekov diris, ke Ĉinio liveris al Kirgizio grandan kvanton da sindona kaj sincera helpo dum longa tempo sen trudi sian volon al aliaj, kaj ke Ĉinio vere estas bona najbaro, bona amiko kaj bona partnero de Kirgizio. Li diris, ke Kirgizio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, subtenas la kontraŭterorismajn rimedojn de Ĉinio en ĝia Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj batos kune kun Ĉinio la "tri fortojn" de terorismo, separismo kaj ekstremismo.

Jeenbekov diris ankaŭ, ke lia lando atendas la venontan ŝtatan viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lian ĉeeston al la pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Biŝkeko.

Wang diris, ke Ĉinio neniam intervenis en la internajn aferojn de Kirgizio, ĉiam respektas la elekton de la kirgiza popolo, kaj intencas atingi komunan prosperon kune kun Kirgizio. Ĉinio aprezas la subtenon de Biŝkeko pri la aferoj koncernaj al la ĉefaj interesoj de Ĉinio, inkluzive de Tajvano kaj Xinjiang, kaj volas labori kun Kirgizio por cementi politikan reciprokan konfidon, plifortigi sekurecan kunlaboron kaj kune batali kontraŭ la "tri fortoj".

Ĉinio kaj la Eŭropa Komisiono lunde subskribis du mejloŝtonajn interkonsentojn pri civila aviado, farante gravan paŝon al efektivigo de la konsentoj atingitaj de gvidantoj de ambaŭ flankoj dum la Pintkunveno de Ĉinio kaj la EU en la lasta monato.

La subskribitaj estas Interkonsento pri Sekureco de Civila Aviado inter Ĉinio kaj la EU kaj Interkonsento inter Ĉinio kaj la EU pri Certaj Aspektoj de Aeraj Servoj.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker diris, ke subskribo de la du aviadaj interkonsentoj estas granda paŝo, kaj ke en pli kaj pli malkvieta mondo, la partnereco de Eŭropo kun Ĉinio estas pli grava ol iam ajn antaŭe. Li aldonis, ke la EU firme kredas, ke komuna klopodo de diversaj nacioj faras la mondon pli forta, pli sekura kaj pli prospera loko por ĉiuj.

Feng Zhenglin, estro de la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio, diris, ke la du interkonsentoj plu akcelos kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo en civil-aviadaj kampoj, kaj riĉigos la enhavon de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU.

Dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, Laurent Mosar, eksa prezidanto de la luksemburgia parlamento, diris, ke komerca milito neniam estas bona afero, kaj Usono faris malĝustan aferon pri tio, ke ĝi volas solvi komercajn demandojn per la komerca milito. Tio alportos tutmondan negativan influon.

Mosar diris, ke li esperas, ke diversaj flankoj povos trovi manierojn konformajn al siaj interesoj per interkonsiliĝo kaj finfine solvi la demandojn.

Li diris ankaŭ, "Komercaj rilatoj stabile progresas nur surbaze de videbla, ekvilibra, juĝ-sekureca medio. Donald Trump nun marŝas en malĝusta direkto. La komerca milito influos ne nur Ĉinion, sed ankaŭ Usonon kaj Eŭropon. Mi esperas, ke prezidento Trump fariĝos realisma, alie ĉiuj malvenkos dum la batalo."

Li diris ankaŭ, ke la Eŭropa Unio ne prenos saman rimedon, kaj Huawei povos libere kaj komplete eniri en la merkaton de Eŭropo.

Iraka ĉefministro Adil Abdul-Mahdi diris marde, ke Irako sendos delegaciojn al Usono kaj Irano por helpi mildigon de la streĉeco inter Usono kaj Irano.

Abdul-Mahdi diris al raportistoj post kabineta kunveno, ke Irako provas mildigi la streĉecon inter Usono kaj Irano, kaj ĝi kontaktas altrangulojn de Usono kaj Irano por puŝi la du flankojn serĉi mildigon. Li aldonis, ke Irako ne elektos flankon en tiu ĉi krizo, sed nur komunikas informojn inter Usono kaj Irano.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin