Teknologia hegemonio super Ĉinio estas pura iluzio

(GMT+08:00) 2019-05-22 19:31:46     Redaktoro:Yu

Lastatempe, Usono unue deklaris restrikton de eksporto al la ĉina teknologia kompanio Huawei, kaj poste ĝi akuzis la ĉinan firmaon Dajiang, fabrikanton de senpilotaj aviadiloj kun stabejo en la urbo Shenzhen, pri latenta risko de informo, kaj minacis enigi alian ĉinan kompanion Hikvisio en nigran liston kaj malpermesi al ĝi aĉeti teknologiojn de usonaj firmaoj. Antaŭ tio, iuj usonaj politikistoj eĉ bruis, ke la Ĉina Fervoj-Veturila Korporacio gajnis la konkurson de dezajnado de nov-jorka metroo, kio povas esti minaco al la nacia sekureco de Usono, kaj petis la registaron komenci ekzamenadon pri tio.

Dum la mallonga tempo, usonaj politikistoj furioze atakis ĉinajn teknologiajn entreprenojn. Kiel la plej granda lando en la mondo, Usono estas ege potenca en kampoj de scienco kaj tekniko, milito kaj ekonomio, tamen ĝiaj politikistoj havas tre mallarĝan spiriton. Ili ne povas toleri disvolviĝon kaj progreson de aliaj landoj nek akcepti ilian superecon en iuj kampoj.

Danke al la 40-jara reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio realigi transsaltan disvolviĝon en iuj teknologiaj kampoj. Ekzemple, la kompanio Huawei posedas la plej multajn patentaĵojn rilatajn al la kvina-generacia reto en la mondo; la firmao Dajinag okupas 70% de la tutmonda merkato de senpilotaj aviadiloj; la Ĉina Fervoj-Veturila Korporacio estas la plej granda fabrikanto de pasaĝertrajnoj en la mondo; kaj produktoj kaj solvoj de la kompanio Hikvisio estas vaste uzataj en pli ol 150 landoj.

La akuzoj de iuj usonaj polikistoj pri sekurecaj minacoj kontraŭ ĉinaj kompanioj estas tute senbazaj. Nemalmultaj usonaj kleruloj opiniis, ke tiaj frenezaj agoj estas absurdaj. Fama ekonomikisto Jeffrey Sachs rekte montris, ke por Ĉinio la ununura eraro estas, ke ĝi havas 1 400 milionojn da loĝantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin