Ren Zhengfei: Fudamenta problemo de ĉina-usona komerco kuŝas en edukado

(GMT+08:00) 2019-05-22 20:03:30     Redaktoro:Yu

Ren Zhengfei, fondinto kaj ĝenerala direktoro de la ĉina teknologia kompanio Huawei, diris marde, ke pli granda graveco devas esti donita al baza edukado kaj profesia edukado, kaj ke la fudamenta problemo de ĉina-usona komerco kuŝas ĝuste en edukado.

Ren diris tion dum ekskluziva intervjuo de Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke potenca fundamento de iu lando inkluzivas fervojojn, ŝoseojn, trafikajn instalaĵojn, urban konstruon, akvoliveron kaj aliajn instalaĵojn, kiuj estas senanimaj, dum kulturo, filozofio, edukado kaj kultura kvalito de homoj havas animon.

Ren diris, ke en la epoko de industria revolucio, homoj edukitaj nur en mezlernejoj estis sufiĉe kapablaj pri diversaj laboroj. Sed en la nuna epoko de artefarita intelekto, la edukiteco de homoj estas pli alta. Li aldonis, ke nur malfermita lando havas belan estontecon, kaj malfermo postulas solidan korpon, bonan sanon kaj ankaŭ altan kulturan kvaliton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin