Xi postulas novajn progresojn en leviĝo de centra Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-22 20:14:01     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping postulis klopodojn por pliigi la ampleksan forton kaj konkurencivon de la centra regiono de la lando kaj fari novajn progresojn en la leviĝo de la centra regiono.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspekta vojaĝo en la provinco Jiangxi de lundo ĝis merkredo. Dum la inspektado, Xi prezidis simpozion pri la leviĝo de la centra regiono kaj faris paroladon.

La unua halto de Xi en la urbo Ganzhou de Jiangxi-provinco estis la rartera kompanio JL MAG. Dum vizito al la kompanio lunde, li emfazis sciencan kaj teknologian novigon por altigi la teknologian nivelon de ekspluato de rara tero, kiu estas strategie grava, sed ne renovigebla.

Atinginte la gubernion Yudu lunde posttagmeze, Xi prezentis sian respekton al monumento, kiu markis la starton de la Longa Marŝo de la Centra Ruĝa Armeo kaj renkontiĝis kun familianoj de veteranoj kaj revoluciaj martiroj de la Ruĝa Armeo.

En la simpozio en Nanchang pri akcelado de la leviĝo de la ĉina centra regiono marde posttagmeze, Xi diris, ke la leviĝo de centra Ĉinio estas decida paŝo por fini la procezon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj realigo de socialisma modernigo. Li emfazis, ke Ĉinio devas havi klaran konscion pri la longtempa kaj kompleksa naturo de enlandaj kaj internaciaj malfavoraj faktoroj kaj esti bone preparita por malfacilaj cirkonstancoj. Li aldonis, ke la plej grava afero por Ĉinio estas bone fari sian taskon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin