Inaŭguriĝis la ekspozicio pri subportila/surfaca arta movado (1967-1974) en Pekino

(GMT+08:00) 2019-05-23 10:56:03     Redaktoro:Xiong

En posttagmezo de la 20a de majo en Arta Muzeo de Tsinghua Universitato en la urbo Pekino, inaŭguriĝis la ekspozicio pri subportila/surfaca arta movado(1967-1974). Domomique Aris, administranto de franca Kultura Ministerio, Du Pengfei, vic-estro de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, Su Dan, vic-estro de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, Mehdi Brit, speciala oficisto de franca ambasadorejo en Ĉinio pri kulturo, kaj aliaj gastigantoj ĉeestis al la inaŭguro.

Su Dan, Mehdi Brit, Caroline Bissiere, kiu planis ĉifojan ekspozicion, kaj aliaj gastigantoj respektive faris paroladon kaj aprobis signifon de ĉifoja ekspozicio okazita en Arta Muzeo de Tsinghua Universitato. Zou Xin, vic-estro de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, prezidis la inaŭguron.

La subportila/surfaca arta movado estas laŭmoda movado en la 20a jarcento en Francio. La ekspozicio prezentis laboran stilon de la artistoj en tiu tempo.

 

La ekspozicio pri subportila/surfaca arta movado estas organizita de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, franca ambasadorejo en Ĉinio kaj Abbaye St André-Arta Centro. Sume 15 artistoj partoprenis en la ekspozicio, ili estas André-Pierre Arnall, Vincent Bioulès, Pierre Buraglio, Louis Cane, Marc Devade, Daniel Dezeuze, Noël Dolla, Toni Grand, Christian Jaccard, Jean-Michel Meurice, Bernard Pagès, Jean-Pierre Pincemin, Patrick Saytour, André Valensi, kaj Claude Viallat. La ekspozicio prezentis 76 verkaĵojn. Ĝi daŭros ĝis la 20a de aŭgusto, 2019.

En la sama tago okazis seminario pri arto kaj filozofio. 14 artistoj, filozofoj kaj plananto de la ekspozicio diskutis pri la subportila/surfaca arta movado kaj la ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin