Laŭ la deka Ĉina Satelit-Navigada Konferenco, kiu malfermiĝis merkrede, Ĉinio sendos ses ĝis ok novajn satelitojn de la BeiDou-a Navigad-Satelita Sistemo (BDS) en la kosmon ĉi-jare.
Ran Chengqi, direktoro de la Ĉinia Satelit-Navigada Oficejo, diris, ke du ĝis kvar satelitoj de BeiDou-3 estos lanĉitaj en 2020, kiam la sistemo BeiDou-3 estos tute kompletigita.
La sistemo BeiDou havos la funkciojn de komunikado de mallongaj mesaĝoj, internacia savado, kaj satelit-bazita pliigita servo kovranta Ĉinion kaj ĉirkaŭajn regionojn.
La sistemo BeiDou, sendepende konstruita kaj funkciigata de Ĉinio, nun havas 38 enorbitajn satelitojn, inkluzive de 18 de BeiDou-2 kaj 20 de BeiDou-3.
Ĉinio komencis konstrui la sistemon BeiDou-3 en 2009. Kaj la konstruado de la primara sistemo de BeiDou-3 estis finita kaj komencis la tutmondan servon en la fino de 2018.