Malfermiĝis Ĉina Internacia Ekspozicio de Grand-datuma Industrio

(GMT+08:00) 2019-05-27 13:48:47     Redaktoro:Yu

Internacia ekspozicio pri granda datumo malfermiĝis dimanĉe en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, fokusiĝante al la plej freŝa novigo de la teknologio kaj ĝiaj aplikoj.

La organiza komitato diris, ke la kvar-taga Ĉina Internacia Ekspozicio de Grand-datuma Industrio en la provinca ĉefurbo Guiyang estas ĉeestata de 448 entreprenoj el 59 landoj kaj regionoj. Inter ili estas pli ol 150 fremdlandaj kompanioj, inkluzive 39 de la Mondaj 500 Kompanioj. Ĝi inkluzivas naŭ altnivelajn dialogojn, inkluzive de unu pri granda datumo kaj tutmondaj klopodoj pri mildigo de malriĉeco, kaj pli ol 50 forumojn.

Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, voĉlegis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi kaj prelegis dum la malferma ceremonio.

Wang diris, ke la letero de Xi plene reflektas la grandan gravecon donitan de Ĉinio al disvolvado de la grand-datuma industrio kaj havas gravan signifon por akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron inter diversaj landoj, realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon kaj antaŭenpuŝi la grand-datuman industrion por pli granda disvolviĝo.

En sia prelego Wang emfazis la pretecon de Ĉinio al kunlaboro kun aliaj landoj por divido de disvolvaj oportunoj kaj komuna akcelo de la grand-datuma sektoro, fronte al la leviĝo de unuflankeco, naciismo kaj komerca protektismo en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin