Novaĵoj (Majo 28)

(GMT+08:00) 2019-05-28 16:09:32     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 28a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la Ĉina Internacia Foiro de Serva Komerco; proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke komerca intertraktado kun Usono devas esti bazita sur reciproka respekto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ĉina Internacia Foiro de Serva komerco 2019, kiu malfermiĝis marde en Pekino.

Xi diris en sia letero, ke kun ekonomia tutmondiĝo, serva komerco fariĝas grava parto de internacia komerco kaj esenca kampo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter diversaj landoj kaj injektas novan energion en la ekonomian kreskon de la mondo. Li diris, ke serva komerco prezentas vastajn perspektivojn kaj grandan potencialon, kaj ĉiuj landoj devas kapti la okazon kaj kune krei belan estontecon de tutmonda servo, reciproka profito kaj kundivido.

Lunde en gazetara konferenco, Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis al la rimarkoj de Usono, ke ĝi ne estas preta por atingi ekonomian kaj komercan interkonsenton kun Ĉinio.

Lu diris, ke lastatempe estis diversaj rimarkoj de usonaj oficialuloj pri la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. Foje ili diris, ke estos baldaŭ atingita la interkonsento, kaj foje ili opiniis, ke eble estas malfacile atingi la interkonsenton. Sed, Ĉinio ĉiam estas konsekvenca. Unue, Ĉinio ĉiam opinias, ke iu ajn diverĝo inter la du landoj devas esti solvita per amikeca konsiliĝo kaj intertraktado. Due, Ĉinio ĉiam persistas en ekonomia kaj komerca konsiliĝo kun Usono surbaze de la principo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito.

Ĉinio lunde esprimis sian firman oponon kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano en iu ajn formo kaj sub ajna preteksto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme staras kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano.

Laŭ raportoj, Tajvano asertis, ke usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton lastatempe okazigis intertraktadon kun sia tajvana "paralelulo".

Lu diris responde al ĉi-rilata demando, ke la usona registaro klare agnoskis la registaron de la Ĉina Popola Respubliko kiel la ununuran laŭleĝan registaron reprezentantan la tutan Ĉinion, kaj promesis, ke ĝi nur konservos neoficialajn kontaktojn kun Tajvano. Do Bolton kaj David Lee ne povas esti "paraleluloj".

Lu diris, ke la principo pri unu Ĉinio konsistigas la politikan fundamenton de ĉina-usonaj rilatoj; la ĉina flanko firme oponas ĉian provon krei "du Ĉiniojn" aŭ "unu Ĉinion, unu Tajvanon", kaj la pozicio de Ĉinio estas klara kaj firma.

Lastatempe, la usona ĵurnalo New York Times publikigis artikolon, dirante, ke la restrikto anoncita de la usona registaro kontraŭ la ĉina teknologia kompanio Huawei interrompis infrastrukturan konstruadon de sendrata komunikado en usonaj kamparaj regionoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke la ekstrema premado de la usona registaro kontraŭ Huawei kaŭzis efektivan vundon al usonaj industrioj kaj konsumantoj.

Responde al ĉi-rilata demando en gazetara konferenco, Lu diris, ke la ekstrema premado kaj malordigo de la usona registaro kaŭzis gravan vundon al usonaj industrioj kaj konsumantoj. Iuj el la usona registaro ekstreme premas Huawei, sed ili ne povas montri iun ajn ateston, kiu povas konvinki la usonan publikon aŭ la internacian komunumon.

La unua sesio de la Loĝloka Asembleo de la UN malfermiĝis lunde en la kenja ĉefurbo Najrobio. La ĉeestantoj kunvenas por diskuti pri manieroj por plibonigo de la vivo en urboj kaj komunumoj meze de la rapida tutmonda urbanizado.

La asembleo, la plej altnivela decidfara instanco de la mondo pri daŭrigeblaj homaj setlejoj kaj urbanizado, havas la temon "novigo por pli bona vivkvalito en urboj kaj komunumoj" por sia unua sesio. Ĝi daŭros ĝis la 31a de majo kun la ĉeesto de pli ol 3 000 delegitoj, inkluzive de kvar ŝtatestroj, pli ol 40 ministroj kaj altnivelaj reprezentantoj el 116 landoj.

Maimunah Mohd Sharif, plenuma direktoro de la UN pri loĝloko, diris lunde en la malferma ceremonio, ke 70% de la monda loĝantaro loĝos en urbaj regionoj antaŭ 2050, kaj tio eble kaŭzos malfacilojn por iuj landoj en liverado de bazaj servoj, kiel ekzemple loĝigo. transporto, energio, dungado, edukado kaj sanzorgo. Ŝi avertis, ke la kreskanta urbanizado ankaŭ povas estigi novajn disvolviĝajn problemojn, inkluzive de ekstrema malriĉeco, socia malegaleco, domaĉaro, seksdiskriminacio, humanitara krizo, klimatŝanĝiĝo, alta senlaboreco kaj aliaj.

Lunde en Tokio, japana ĉefministro Shinzo Abe okazigis intertraktadon kun vizitanta usona prezidento Donald Trump. La du flankoj rekonis la japana-usonan aliancon, tamen ili ne povis akordiĝi pri esencaj demandoj de komuna zorgo en komerca intertraktado.

Tio estis la 11a renkontiĝo inter Abe kaj Trump. En komuna gazetara konferenco post la intertraktado, Abe emfazis la kontribuon de japanaj entreprenoj al la usona ekonomio, kaj esprimis la atendon, ke ekonomioj de la du landoj realigos pli grandan disvolviĝon. Li aldonis, ke la du flankoj atingis la unuanimecon pri akcelo de la komerca intertraktado inter la du landoj.

La Nacia Konsilio de Aŭstrio lunde okazigis specialan kunvenon, kaj adoptis la mocion pri ne-konfido de ĉefministro Sebastian Kurz kaj lia kabineto. Kurz kaj ministroj de la kabineto estis eksigitaj. Li estas la unua ĉefministro eksigita de la Nacia Konsilio de post la fondiĝo de la Dua Respubliko de Aŭstrio en 1945.

La mocio pri ne-konfida voĉdono estis iniciatita de la centr-maldekstra Social-Demokratia Partio, la ĉefa opozicio de Aŭstrio. La dekstra popolisma Partio de Libereco esprimis sian subtenon al la mocio. La du partioj posedas pli ol duonon de la sidlokoj en la Nacia Konsilio, tial Kurz estis nekontesteble eksigita.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde, ke usona prezidento Donald Trump decidis aldoni 1 500 soldatojn surbaze de la nuna garnizono en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko, kio pliigos riskojn, kaj ke Rusio esperas, ke Usono aŭskultos raciajn voĉojn rilate al la demando pri Irano.

Parolante pri la propono de Irano subskribi interkonsenton pri reciproka ne-invado kun golfaj najbaroj, Lavrov diris, ke la rusa flanko opinias, ke la propono de Irano estas ĝusta. Li diris, ke subskribo de la interkonsento eble estas la unua paŝo al mildigo de la regiona streĉeco, kaj la irana propono estas koincida kun la rusa iniciato pri plibonigo de sekureco en la golfa regiono. Li aldonis, ke por plifortigi sekurecon de la golfa regiono, oni povas agi de la fundamento, ekzemple plialtigi militan travideblecon, inviti aliajn landojn aliĝi al militekzercado kaj starigi reciprokan konfidon sub la helpo de la Araba Ligo, la UN kaj la Eŭropa Unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin