Por subpremi Huawei Usono alprenis ĉiajn rimedojn sed ne povas prezenti ateston

(GMT+08:00) 2019-05-30 19:11:42     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 30a de majo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en la lasta tempo Usono, por subpremi la ĉinan kompanion Huawei, kondukas siajn civitanoj kaj de aliaj landoj al la konvinko, ke en Huawei ekzistas problemo de sekureco, sed por la publiko la afero plej zorgata estas tio, ĉu Usono povas efektive prezenti ian ajn ateston akuzi Huawei?

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Pompei asertis, ke la kunlaboro inter la usonaj entreprenoj kaj la registaro funkcias laŭ la usonaj leĝoj, sed en Ĉinio la situacioj tute ne samas. Huawei estas ilo de la ĉina registaro, kaj ilia ligiteco estas intima. Kontraŭ tio Lu Kang diris:

"Ni rimarkas la esprimon de Usono. En la lasta tempo Usono, por subpremi la ĉinan kompanion Huawei, kondukas siajn civitanoj kaj de aliaj landoj al la konvinko, ke en Huawei ekzistas problemo de sekureco, sed por la publiko la afero plej zorgata estas tio, ĉu Usono povas efektive prezenti ian ajn ateston akuzi Huawei?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin