Gravaj momentoj inter Xi kaj Putin

(GMT+08:00) 2019-06-04 15:11:26     Redaktoro:祃璟琳

La 5an de junio Xi Jinping faros unuan ŝtatan viziton al Rusio post reelektiĝo kiel ĉina prezidanto. En la pasintaj 6 jaroj, Xi renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin je 28 fojoj kaj la oftega interŝanĝo enkorpigas altan nivelon kaj apartecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj ankaŭ montras prioritatan pozicion de la rilatoj en diplomatia tagordo de ambaŭ flankoj.

Rimarkindaj "la unuaj"

Marte, 2013, post kiam Xi estis elektita kiel ĉina prezianto, Putin la unua telefonis al Xi kaj Rusio estis la unua lando vizitita de Xi post enoficiĝo. Xi taksis la ĉina-rusajn rilatojn kiel la plej gravajn duflankajn rilatojn en la mondo kaj la plej bonan rilatecon de potencoj. Ankaŭ Putin diris, ke Rusio bezonas prosperan kaj stabilan Ĉinion kaj Ĉinio bezonas fortan kaj sukcesan Rusion.

Ekzemplo de novtipaj ŝtataj rilatoj

La jaro 2016 markis la 15an datrevenon de subskribo de la Traktato de Bonnajbara kaj Amika Kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio. Xi renkontiĝis kun Putin en Pekino. Xi diris, ke la traktato fiksis per leĝoj la novtipajn ŝtatajn rilatojn kaj generacio-al-generacian amikecon inter la du landoj kaj metis firman leĝan bazon al longdaŭra disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj en la 21a jarcento.

Unua eksterlanda gvidanto invitita al Pintkunveno pri Internacia Kunlaboro de Zono kaj Vojo

La 14an de majo, 2017, Xi renkontiĝis kun Putin, kiu ĉeestis la pintkunvenon pri Internacia Kunlaboro de Zono kaj Vojo. Xi diris al amaskomunikiloj, ke Putin estas la unua eksterlanda gvidanto invitita al la pintkunveno.

La unua plej supera honora medalo de Ĉinio

La 8an de junio, 2018, Xi Jinping donis al Putin la unuan plej superan honoran medalon de Ĉinio "Amika Medalo". Julie tiujare, Putin honoris prezidanton Xi per la medalo St. Andrew the Apostle, la plej nobla medalo de Rusio.

Amikoj kaj samuniversitatanoj

Qinghua Universitato estas monde konata universitato, kie studis Xi Jinping. La 26an de aprilo, 2019, en la ĉeesto de amiko Xi, Qinghua Universitato donis al Putin la titolon de honora doktoro. La du bonaj amikoj tiam fariĝis samuniversitatanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin