La raporto diris, ke la rapido de la tutgloba ekonomia kresko en 2019 kaj 2020 respektive estos 2,6% kaj 2,7%, kiuj estas reĝustigitaj malalten respektive je 0,3 procentpunktoj kaj 0,1 procentpunktoj ol la prognozitaj en januaro. La kresko en evoluintaj ekonomioj estos 1,7% en 2019 kaj 1,5% en 2020, kaj en leviĝantaj merkatoj kaj evoluantaj ekonomioj ili estos fiksitaj je 4% kaj 4,6%. Ĝi diris ankaŭ, ke la tutgloba komerco kreskos je 2,6% en 2019, kiu reduktiĝis je 1 procenpunkto ol la prognozita en januaro kaj atingis novan malalton ekde la tutgloba financa krizo en 2008.
La raporto opinias, ke Ĉinio konservos sian ekonomian kreskon je 6,2% en 2019, kaj la lando havos sufiĉan kapablon por respondi eksterlandajn defiojn kaj aliajn kontraŭventojn per reĝustigo de siaj monaj kaj financaj politikoj.