Fokusoj de la Semajno (Jun. 07)

(GMT+08:00) 2019-06-06 18:18:49     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj Rusio promesis fortigi nuntempan tutmondan strategian stabilecon en komuna deklaro subskribita de vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin.

La komuna deklaro diras, ke Ĉinio kaj Rusio konscias, ke la nuna internacia sekureco alfrontas seriozajn defiojn, kaj ili intencas profundigi strategian reciprokan fidon kaj plifortigi strategian kunordigon por firme protekti strategian stabilecon de la mondo kaj la regiono. Ĉinio kaj Rusio rimarkis kun viglatentemo la ekstreme danĝerajn agojn de iuj ŝtatoj, kiuj, pro siaj propraj geopolitikaj kaj eĉ komercaj interesoj, detruas aŭ adaptas la nunan sistemon de armila regado kaj ne-disvastigo de amasdetruaj armiloj por siaj bezonoj.

La deklaro diras, ke ambaŭ flankoj urĝas aktive antaŭenigi la tri kolonojn, tio estas nuklea malarmado, ne-disvastigo de nukleaj armiloj kaj paca uzo de nuklea energio. La du flankoj reasertis sian senŝanceliĝan sindevontigon al la senkondiĉa efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando kaj deklaris sian malakcepton de unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al celebroj de la Monda Tago de Medio, merkrede en Hangzhou, la ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang, alvokante komunajn klopodojn por akcelado de verda, malaltkarbona kaj daŭripova disvolvado.

Xi diris en la letero, ke la homaro havas nur unu teron. Protekti ekologian medion kaj antaŭenpuŝi daŭripovan disvolvadon estas komuna devo de ĉiuj. Kiam la internacia komunumo aktive antaŭenigas la efektivigon de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado, ĉiuj landoj alfrontas severajn defiojn, inkluzive de poluado de medio, ŝanĝiĝo de klimato kaj malpliiĝo de biodiverseco. Li emfazis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al mediprotekto, persistas ĉe la kompreno, ke klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas netakseblaj riĉaĵoj, kaj serĉas harmonion inter homo kaj naturo. Li diris, ke rimarkinda progreso estis farita, ĉar Ĉinio inkluzivis la konstruadon de ekologia civilizacio en la ĝenerala evoluiga plano de la lando. Ĉinio pretas labori kun aliaj landoj sur la vojo de verda kreskado kaj faros pozitivajn kontribuojn al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) marde faris paroladon pri la singapura komuna deklaro kun Usono. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke Usono kaj la KDPR konsideros unu la alian pri gravaj zorgoj kaj akcelos politikan solvadon de la demando de la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris, ke en la lasta jaro, Usono intencis eviti efektivigon de la komuna deklaro, kaj obstine postulis, ke la KDPR unuflanke rezignu nukleajn planojn. Se Usono evitas promesitajn respondecojn, persistas pri la politiko de malamikeco kontraŭ la KDPR kaj insistas ĉe sia opinio, ke la KDPR la unua rezignu siajn nukleajn planojn, la komuna deklaro estos reduktita al peco da papero.

Geng aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la du flankoj renkontos unu la alian duonvoje, plu efektivigos la komunan deklaron, konsideros unu la alian pri gravaj zorgoj kaj akcelos politikan solvadon de la demando de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin