Ĉina Komunikila Grupo okazigis plurajn aktivecojn en Sankt-peterburgo

(GMT+08:00) 2019-06-08 09:09:45     Redaktoro:Selena

Ĉina Komunikila Grupo kaj Rusa Fonduso Roscongress vendrede subskribis strategian kunlaboran interkonsenton en Sankt-peterburgo. Samtepme okazis gazetara konferenco por videaĵoj "Amikaj Urboj inter Ĉinio kaj Rusio". Wang Xiaohui, konstanta vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, Aleksei Volin, vicministro de rusa Ministerio pri Cifereca Disvolvado, Telekomunikado kaj Mediato, laborantoj de ĉina Ambasadorejo en Rusio kaj reprezentantoj el mediatoj de ambaŭ flankoj ĉeestis la ceremonion.

Laŭ la kunlabora interkonsento, ambaŭ flankoj profundigos kunlaboron en dulandaj mediatoj laŭ principoj de egaleco, reciproka profito kaj travidebleco kaj plifortigos komunikadon de novaĵ-informoj kaj diskonigon de aktivecoj okazigotaj de aliaj flankoj.

En tiu tago, ankaŭ okazis gazetara konferenco por la videaĵoj "Amikaj Urboj inter Ĉinio kaj Rusio". Tiuj videaĵoj estos publikigitaj en kanaloj, retpaĝoj kaj sociala retejo de dulandaj naciaj televidoj antaŭ Nacia Festo de Ĉinio 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin