Rakonto pri ŝanhaja junulo Chen Yunwen

(GMT+08:00) 2019-06-11 13:25:39     Redaktoro:Ĝoja

Chen Yunwen, kreinto kaj ĉefplenumanto de informatika scienc-teknika limigita kompanio (Ŝanhajo) Daerguan.

La scienc-teknika zono Zhangjiang en la ŝanhaja pudong-kvartalo estas titolita "Ĉina Silika Valo". Antaŭ kvar jaroj en tiea kunvenejo de kvardek-kvadrataj metroj junulo Chen Yunwen, kiu naskiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, kun kolegoj skribis la unuajn komputilajn kodojn kaj komencis sian entreprenadon. Nun lia entrepreno jam estas progresinta en Ĉinio pri inteligenta trakto de tekstoj. Kiel trakti inteligente tekstojn? Sur kiuj kampoj ne plue necesos hom-laboro pri trakto de tekstoj? Nun ni kune trovu la solvojn.

Junulo Chen Yunwen profunde esploris ĉinajn antikvajn poemojn. Li diris:

"Ni trovis, ke en Kompleta Poemaro de Tang-dinastio la plej oftege aparinta ideogramo estas homo (人), tial ni diras, ke la homo estas la plej grava en la libro. La ĉefa sento esprimita en pli ol 70% de poemoj estas tristo, kaj la alia sento en 17% de poemoj estas sopiro, do ilia kuno por esprimi triston kaj sopiron estas 87% el ĉiuj poemoj."

La parolanto estas Chen Yunwen, kreinto kaj ĉefplenumanto de informatika scienc-teknika limigita kompanio (Ŝanhajo) Daerguan, sed li preferas nomi sin mem programisto. De infaneco li ŝatas matematikon, pro tio li elektis la fakon de komputiko en universitato kaj poste gajnis magistrecon kaj doktorecon de la fako. Fininte sian lernadon en Universitato Fudan li laboris pri esplorado kaj studado de datumoj kaj pri teama administrado sinsekve en famaj interretaj kompanioj, kiaj Baidu-Grupo, Shanda-Grupo, Tencent-Grupo. Kelkajn jarojn poste Chen Yuwen komencis entreprenadon. Li diris:

"La grandaj grupoj vere donis al mi bonan salajron, kaj laboro tie estas pli malmultprema kaj pli stabila ol en mia propra entrepreno. Sed kiel junulo mi esperas fari atingoplenan aferon en mia vivo."

En 2015 Chen Yunwen havis bonan antaŭvidon pri aŭtonoma traktado de tekstoj, danke al spertoj en koncernaj flankoj li kaj kolegoj komune ekfunkciigis propran entreprenon kun la celo komputile trakti tekstojn anstataŭ home, por ke homoj multege liberiĝu de ŝarĝo de laborado. Sed komenco ĉiam estas malfacila. Por Chen, la plej granda malfacilo estas ne mono sed personaro. Li diris:

"Plej multe impresas min tio, ke ni sendis sciigilon al iu junulo, ke li akceptiĝu. Li finlernis la fakon de komputilo en universitato kaj lertas en kodado. Sed rezulte li ne venis. Ja estas malĝoja travivaĵo. Ni pagis multan energion por altiri talentulojn en la frua tempo. Plej multaj talentuloj ricevis sciigilojn de kelkaj kompanioj, tial por gajni ilin ni telefonis foje kaj refoje, invitis ilin trinki kafon, babilis kun ili…ĉio, kion ni faris, celas nur, ke ili sentu nian kompanion esperoplena kaj en ĝi ili havu esperon fari grandan aferon."

Kun ĉi tia sincereco talentuloj el ĉinaj famaj universitatoj sinsekve aliĝis al la entrepreno de Chen Yunwen. Chen Yunwen bonŝance ricevis monkolekton je 10 milionoj da juanoj en la komenco de entreprenado. Samtempe la ŝanhaja liberkomerca zono donas favorajn politikojn, kaj amasiĝas en la zono elstaraj universitatanoj kaj inĝenieroj. Pro tio post kelkjara disvolvo la nuna entrepreno jam kolektis  kapitalojn je pli ol 200 milionoj da juanoj. En 2018 la entrepreno gajnis la plej altan premion de Ĉinio sur la kampo de artefarita intelekto, nome Premio Wu Wenjun pri scienc-teknika progreso de artefarita intelekto.

Chen Yunwen diris, ke nun troviĝas branĉoj de la entrepreno en Pekino, Shenzhen kaj Chengdu, kaj la nombro de laborantoj jam superis 300, la meznombra aĝo estas malpli ol 30-jara. Kaj la sistemo de "aŭtomatigo de robota procezo", esplorita de la entrepreno, jam estas aplikita en kampoj de financo, bankoj, asekuro, konfido-kompanio kaj borso de valorpaperoj, kaj uzata de iuj registaraj fakoj. Chen Yunwen diris:

"Nun sur la kampo de financo kaj imposto la matura tekniko povas anstataŭigi ĉirkaŭ 50% homfortojn, nome duonon da laboroj robotoj povas fari. Ni esperas, ke en la estontaj dek jaroj pli ol 50% da laboroj robotoj povos fari anstataŭ homoj."

Nun Chen Yunwen kaj liaj kolegoj laboras por ke komputiloj komprenu semantikan signifon de ĉinaj ideogramoj. Li konigis, ke post pli ol trimiljara disvolvo ekzistas multaj konvencioj en ĉinaj ideogramoj. Estas malfacile, ke komputiloj komprenu la veran signifon de ideogramoj, tial necesas longa tempo por teknika esplorado. Chen opiniis, ke en la nuna monda konkuro pri artefarita intelekto Ĉinio kaj Usono estas en la sama nivelo. Estonte trakto de tekstoj en la ĉina kaj la angla lingvoj estos tre gravaj por la tuta terglobo. Li esperis uzi aŭtomatigan trakton de ĉina teksto en pli da kampoj kaj servi al pli da homoj.

La ĉefstabejo de kompanio Daerguan en Ŝanhajo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin