Novaĵoj (Junio 10)

(GMT+08:00) 2019-06-11 15:56:43     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi faros ŝtatajn vizitojn al Kirgizio kaj Taĝikio; eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis per 4,1% en unuaj kvin monatoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis dimanĉe, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al Kirgizio kaj Taĝikio de la 12a ĝis la 16a de junio.

Lu diris, ke de la 12a ĝis la 14a de junio, Xi faros ŝtatan viziton al Kirgizio kaj ĉeestos la 19an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu okazos en la ĉefurbo Biŝkeko. Kaj de la 14a ĝis la 16a de junio, Xi ĉeestos la kvinan pintkunvenon de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, kaj faros ŝtatan viziton al la lando.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Hanhui diris lunde en gazetara konferenco, ke Kirgizio kaj Taĝikio estas bonaj najbaroj, bonaj partneroj kaj bonaj amikoj de Ĉinio, kaj rilatoj de Ĉinio kun tiuj du landoj estas en la plej bona periodo en sia historio. Dum la restado en la du landoj, Xi okazigos intertraktadojn kun kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov kaj taĝika prezidento Emomali Rahmon aparte kaj desegnos kun ili planojn pri plua disvolvado de ĉina-kirgizaj kaj ĉina-taĝikaj rilatoj.

Zhang diris, ke en la pasintaj 18 jaroj de post sia fondiĝo, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo senĉese plifortigis la solidarecon kaj reciprokan fidon inter la membroŝtatoj, profundigis reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj, aktive partoprenis en regionaj kaj internaciaj aferoj kaj ludis gravan konstrueman rolon en akcelado de paca disvolvado de la regiono kaj konservado de egaleco kaj justeco de la mondo. Ĉi-foje en la kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Xi kaj gvidantoj de aliaj membroŝtatoj subskribos Biŝkekan Deklaracion, publikigos komunikaĵon, kaj subskribos aŭ aprobos dokumentojn pri kunlaboro en pluraj kampoj.

Zhang diris ankaŭ, ke en la pasintaj 27 jaroj de post sia fondiĝo, la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio ludis pozitivan rolon en akcelado de la komunikado, profundigo de reciproka konfido kaj plifortigo de kunlaboro inter ĉiuj partioj. Dum la kunveno, la ĉina flanko rekomendos pluan efektivigon de la komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova koncepto pri sekureco kaj antaŭenigon de kunlaboro pri konfid-starigaj rimedoj en diversaj kampoj, akomodiĝante al la ŝanĝiĝo de regiona situacio.

Doganaj donitaĵoj montris, ke la eksterlanda varkomerco de Ĉinio kreskis per 4,1% en la unuaj kvin monatoj de tiu ĉi jaro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj kalkuliĝis al 12,1 duilionoj da juanoj.

La Ĝenerala Administracio de Doganoj diris, ke la eksportado kreskis per 6,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj kalkuliĝis al 6,5 duilionoj da juanoj en tiu ĉi periodo, dum la importado kreskis 1,8% kaj kalkuliĝis al 5,6 duilionoj.

Maje, la eksterlanda komerco kreskis per 2,9% kaj kalkuliĝis al 2,59 duilionoj da juanoj. La eksportado kreskis per 7,7% kaj atingis 1,43 duilionojn da juanoj, dum la importado malkreskis per 2,5%.

Donitaĵoj lunde publikigitaj de la Ŝtata Administracio de Fremdaj Valutoj montris, ke ĝis la fino de majo, la devizia rezervo de Ĉinio kalkuliĝis al 3 101 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante per 6,1 miliardoj kompare kun tiu en la fino de aprilo.

Proparolanto de la Ŝtata Administracio de Fremdaj Valutoj Wang Chunying diris, ke komercaj konfliktoj en la tuta mondo, necerteco de la retiro de Britio el la Eŭropa Unio kaj similaj faktoroj fortigis senton de la merkato pri evito de riskoj, kaj pro tio la indicoj de la usona dolaro kaj tutmondaj obligacioj iom plialtiĝis.

Cai Qi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario de la Pekina Municipa Komitato de la KPĈ, finis viziton al Japanio dimanĉe. Ambaŭ flankoj esprimis sian volon konservi la bonan tendencon de duflankaj rilatoj kaj plifortigi kunlaboron kaj komunikadon.

Laŭ la invito de la Liberal-Demokratia Partio kaj la partio Komeito, Cai kondukis delegacion de la KPĈ al Japanio de ĵaŭdo ĝis dimanĉo. Dum la vizito, li renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la reganta Liberal-Demokratia Partio Toshihiro Nikai kaj aliaj partiaj gvidantoj kaj registaraj oficialuloj.

Cai diris, ke la ĉina flanko volas labori kun Japanio por efektivigi gravan konsenton atingitan de la dulandaj gvidantoj, plifortigi altnivelajn interŝanĝojn, pliigi politikan reciprokan fidon, streĉi rilatojn de publika opinio, grandigi interpartiajn, lokajn kaj olimpikajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj kune malfermi novajn perspektivojn por duflankaj rilatoj.

La japana flanko diris, ke Japanio atribuas grandan gravecon al la baldaŭa ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la Pintkunveno de la Grupo 20 en Osako kaj esperas utiligi ĉi tiun okazon por atingi pozitivajn rezultojn en antaŭenigo de libera komerco kaj plialtigo de la duflankaj rilatoj al nova nivelo.

Ĉina-usona komerca konflikto lastatempe vekis atenton de diversaj rondoj en Nepalo. Rakesh Hamal, ĝenerala sekretario de la Nepala Orsuna Almozdona Fondaĵo, diris, ke la ĉina-usona komerca konflikto estas katastrofo influanta la tutmondan ekonomion, ĉar ĝi influas ne nur rilatojn inter la du landoj.

Hamal diris, ke Ĉinio delonge observis regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj internaciajn konvenciojn, kaj ĝi ne nur altigis la nivelon de sia ekonomio, sed ankaŭ kondukis la tutmondan ekonomian disvolvadon, dum Usono prenis unuflankecon, konsideris nur siajn interesojn, limigis kaj blokis aliajn landojn. Hamal aldonis, ke por Nepalo kun malforta ekonomia fundamento, ĝia ekonomia disvolvado sendube estas grave influata de la monda ekonomia situacio. Ĉinio estas lerninda ekzemplo por Nepalo, kaj ĝiaj spertoj en disvolvado estas tre gravaj por evoluantaj landoj.

Dimanĉe en la japana urbo Tsukuba fermiĝis la du-taga kunveno de ministroj pri komerco kaj cifereca ekonomio de la Grupo 20. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke protekto de libera kaj justa komerco estas tre grava, kaj la Grupo 20 devas sin dediĉi al antaŭenigo de la reformo de la Monda Organizo pri Komerco.

La deklaro urĝis la Grupon 20 preni necesajn agojn por plifortigi la disput-kvietigan mekanismon de la Monda Organizo pri Komerco. Ĝi diris, ke vastigo de komerco kaj investo estas grava faktoro por akcelado de ekonomia prospero kaj daŭripova kresko, sed nunaj medio kaj riskoj de komerco eble malrapidigos la ekonomian kreskon de la mondo.

Dimanĉe matene je la 7a horo laŭ loka tempo, Kazaĥio komencis la neregulan prezidentan elekton. Sep kandidatoj konkuris pri la ofico.

La rezulto de tutlanda elireja opinisondo montris, ke nuna prezidento Kassym-Jomart Tokayev gajnis la prezidentan elekton per la akiro de proksimume 70% de la voĉoj.

La elireja opinisondo farita de la kazaĥa Instituto de Esploro pri Publika Opinio montris, ke Tokayev antaŭis en la prezidenta elekto per la gajno de 70,13% de la voĉoj. Alia kandidato el la Unuiĝinta Patrotisma Movado, Amirzhan Kosanov, gajnis 15,39% de la voĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin