Ĉinaj esperantistoj celebris la 40an datrevevenon de fondiĝo de Hubei Esperanto-Asocio

(GMT+08:00) 2019-06-10 17:16:52     Redaktoro:祃璟琳

En la 26a kaj la 27a de majo en la urbo Huangshi, Hubei-provinco de meza Ĉinio, solene okazis la ceremonio memore al la 40a datreveveno de fondiĝo de Hubei Esperanto-Asocio, la unua provincnivela E-asocio de Ĉinio. Eksprezidanto de Ĉina Esperanto Ligo s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de Hubei E-Asocio Peng Zhengming, estroj aǔ reprezentantoj el lokaj E-organizoj de Huangshi, Wuhan, Rizhao, Guangdong, Xiamen kaj alilokaj esperantistoj partoprenis en la ceremonio. Hu Fengsheng, ĝenerala sekretario de Huangshi Esperanto-Asocio prezidis la ceremonion kaj laǔtlegis gratulmesaĝojn el konataj esperantistoj.

En la ceremonio, ĉeestantoj kune kantis la Esperon.

s-ino Tan Xiuzhu, eksprezidanto de Ĉina E-Ligo faris parolon

En sia salutparolado, s-ino Tan Xiuzhu, eksprezidanto de Ĉina E-Ligo rememoris sian rilatecon kun Hubei-provinco kaj stimulis la lokajn esperantistojn plue uzi Esperanton en ĉiutaga laboro por akceli la E-movadon.

Hu Xu, ĝenerala ekssekretario de la HEA donis paroladon

Estro de Jiangxi E-Asocio Wang Letian donis salutparolon nome de la asocio. Hu Xu, ĝenerala ekssekretario de la HEA donis paroladon. Ankaǔ estro de Rizhao E-Ligo Yu Changlin, estro de Huangshi E-Asocio Zheng Xuejun kaj aliaj donis salutvortojn.

La Hubei E-Asocio fondiĝis en la 1a de majo, 1970. Post sia fondiĝo, la asocio akceptis centon da esperantistoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj kaj ĝiaj membroj partoprenis en pli ol dek UKoj, akcelante la kulturajn interŝanĝojn per la lingvo. En pasintaj 40 jaroj, la asocio organizes E-kursojn en lernejoj kaj universitatoj, eldonis gazetojn kaj okazigis simpoziojn kaj forumojn por liveri interŝanĝan ŝancon al esperantistoj. Krome estis establitaj la E-muzeo la E-Domo ĉe la Orienta Lago, la plej konata pitoreska lago en Wuhan.

Huangshi, kiel gastiganta loko de ĉifoja ceremonio ankaǔ havas apartan signifon, tie okazis la unua kunveno de la Hubei E-Asocio. La Hubei E-Asocio, forte ligis lokajn e-organizojn kiajn Wuhan E-Asocio kaj Huangshi E-Asocio por kune antaǔenpuŝi la lokan E-movadon. Iliaj respondeculoj periode renkontiĝis kaj interŝanĝis spertojn pri antaǔenigo de la movado. Dank' al facila trafiko kaj intima kunlaboro, la esperantistoj ene de la provinco estis bone organizitaj. Per E-kursoj, komerco kaj vojaĝo, ili lernis kaj praktikis la lingvon, heredante la idealon de Zamenhof.

S-ro Peng Zhengming, esperante Tigro, prezentis per amaso da trezoraj malnovaj fotoj, la historion de la kresko de la Hubei E-Asocio kaj la E-movado sur tiu verda tero.

Pro. Zhou Liuxi, lingvisto kaj instruisto de Ĉefurba Normala Universitato, donis parolon.

Lu Jixin, konata Esperanto-poeto donis salutojn kaj ĉeloke verkis poemon celebre al la ĝojinda naskiĝtago de la Hubei Esperanto-Asocio.

Poste okazis la akademia forumo Pro. Zhou Liuxi faris prelegon pri lingvoprotektado kaj kultura hegemonio. Li analizis fenomenojn de lingva kaj kultura hegemonio sekve de rapidega disvolviĝo de interkomunika teknologio en la interreta epoko, alvokante, ke esperantistoj aktive uzu kaj praktiku la lingvon kaj donu al la lingvo pli efektivan rolon.

Tiutage okazis la interkona vespero. Diverslokaj esperantistoj kantis kaj dancis por celebri la naskiĝtagon de la asocio.

Per orelplaĉaj E-kantoj Jasmeno kaj Pasintaj Jaroj, lokaj esperantistinoj, kiuj lernis la lingvon en la E-kurso de maljunula universitato, esprimis siajn bonvenon al la gastigantoj kaj bondezirojn al la celebrinda naskiĝtago de la Hubei E-Asocio.

En la pasintaj 40 jaroj, esperantistoj de Hubei-provinco pene kaj senlace semis por E-idealo kaj kultivis multajn eminentulojn por la esperantujo de Ĉinio. Ni hava fidon atendi la estontajn dekon en tiu verda tero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin