Ĉinio postulas al Usono ĉesigi ĉiaforman intervenon en aferojn de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-06-11 20:57:10     Redaktoro:Xiong

La 11an de junio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke Ĉinio postulas al Usono objektive kaj juste rigardi la laŭleĝan reviziadon de regularoj fare de la Honkonga Speciala Administra Regiono kaj ĉeesigi ĉiaforman intervenon en aferojn de Honkongo kaj en internajn politikojn de Ĉinio.

Laŭraporte, lastatempe la usona Ŝtata Departamento asertis, ke ĝi maltrankviliĝas pri la propono de Honkongo pri reviziado de regularoj pri forkurintaj krimuloj, opiniante, ke tia agado minacos la specifan pozicion, kiun Honkongo longe starigis al si en la internaciaj aferoj. Kontraŭ tio Geng Shuang diris:

"Pri la reviziado de regularoj far Honkongo Ĉinio jam plurfoje esprimis sian starpunkton. La registaro de Honkongo jam vaste aŭskultis la opiniojn el ĉiuj sociaj rondoj kaj dufoje reĝustigis la projekton de la revizio. La centra registaro de Ĉinio daŭrigas sian senŝancelan subtenon al la reviziado pri "la du regularoj" far la registaro de la Honkonga Speciala Administra Regiono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin