Novaĵoj (Junio 11)

(GMT+08:00) 2019-06-11 15:58:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la Tutmonda Forumo pri Sano de Boao-Forumo por Azio; ĉina ambasadoro verkis artikolon pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la malfermo de la Tutmonda Forumo pri Sano de Boao-Forumo por Azio, kiu malfermiĝis marde en la urbo Qingdao de la ĉina orienta provinco Shandong.

Xi diris en sia letero, ke ĝui sanon estas la komuna deziro de la homaro, kaj ankaŭ grava parto de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kaj antaŭenigi la tutmondan aferon pri sano estas grava parto de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Boao-Forumo por Azio delonge sin dediĉis al la disvolvado de Azio kaj la tuta mondo kaj la popola bonfarto. Li diris, ke okazigo de la Tutmonda Forumo pri Sano de Boao-Forumo por Azio estas grava klopodo por tiu ĉi celo, kaj li esperas, ke la forumo povos efike kunigi ĉiujn fortojn kaj konsentojn por lerni unu de alia, akceli disvolvadon de la tutmonda afero pri sano, antaŭenigi ĉi-rilatajn internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj kontribui al la bonfarto de la homaro.

La kirgiza ĵurnalo Slovo kaj la novaĵ-agentejo Kabar publikigis la subskribitan artikolon de ĉina prezidanto Xi Jinping marde, la antaŭtago de lia vojaĝo al Kirgizio por ŝtata vizito kaj la 19a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Xi diris en la artikolo, ke Ĉinio volas fortigi strategian reciprokan konfidon kun Kirgizio, intensigi altnivelan komunikadon, pliigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter registaroj, parlamentoj kaj politikaj partioj kaj sur la lokaj niveloj, kaj plu subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al suvereneco, sekureco, teritoria integreco kaj kernaj interesoj. Li diris, ke la du landoj ankaŭ devas profundigi kunlaboron pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo , akceli kunordigon de evoluigaj strategioj, plifortigi kunlaboron en agrikulturo, infrastruktura konstruado kaj konektiteco kaj akceli la liberigon de komerco kaj investado.

Xi akcentis, ke en la pasintaj 18 jaroj de post la fondiĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la membroŝtatoj persistis en la principo de reciproka konfido, reciproka profito, egaleco kaj konsiliĝo, respektis diversecon de civilizacioj, sekvis la Ŝanhajan Spiriton kaj observis la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Traktato pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro inter la Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, starigis la ekzemplon de novtipaj internaciaj rilatoj de respekto, justeco kaj kungajna kunlaboro kaj ludis neanstataŭigeblan rolon en la akcelo de stabileco kaj prospero de la regiono.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde gratulis Kassym-Jomart Tokayev pro lia elektiĝo kiel kazaĥa prezidento.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj kun reciproka fido kaj sincereco kaj ampleksaj strategiaj partneroj de kungajna kunlaboro. Li diris, ke nun duflankaj rilatoj estas sur alta nivelo kaj havas vastajn perspektivojn kun fruktodonaj rezultoj atingitaj en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj kun gvidado en konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La Centra Elekt-Komisiono de Kazaĥio lunde publikigis la definitivajn rezultojn, anoncante, ke la provizora prezidento Kassym-Jomart Tokayev gajnis la prezidentan elekton de la lando per la akiro de 70,96% de la voĉoj. La rezultoj montris, ke Tokayev gajnis 70,96% de la voĉoj, kaj la opozicia kandidato Amirzhan Kosanov el la Unuiĝinta Nacia Patriotisma Movado ricevis 16,23% de la voĉoj.

La internacia eldono de la ĉina anglalingva ĵurnalo China Daily sabate publikigis la subskribitan artikolon de Ma Zhaoxu, konstanta ambasadoro de Ĉinio al la UN.

La artikolo diris, ke la komerca milito lanĉita de Usono kontraŭ Ĉinio malutilas ne nur al la interesoj de la du landoj, sed ankaŭ al tiuj de la tuta mondo. La komerca tiraneco de Usono minacas kreskon de la tutmonda ekonomio kaj disrompas la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn. Usono ne nur svingis la bastonon de tarifo kaj misuzis nacian potencon kontraŭ la ĉina teknologia kompanio Huawei, sed ankaŭ sin retiris el la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo, la Komuna Ampleksa Agadplano pri la Irana Nuklea Demando, malakceptis la Tagordon 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado kaj la Adis-Abeban Agadplanon, kaj retiriĝis el UNESKO kaj la Homrajta Konsilio de la UN. Ĝenerale dirite, Usono defias la internacian ordon bazitan sur reguloj kaj la aŭtoritaton kaj statuson de la UN.

La artikolo ankaŭ emfazis, ke la usona registaro devas preni sur sin la tutan respondecon pri la stagno de la ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Ĉinio havas tre klaran sintenon, tio estas, ke ĝi ne volas, sed ne timas komercan militon.

La 108a Internacia Konferenco pri Laboro malfermiĝis lunde en Ĝenevo. La konferenco fokusiĝas pri novaj defioj de teknologia novigo kaj klimatŝanĝiĝo al la venonta laboro.

Guy Ryder, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo, diris en la malferma ceremonio, ke tiu ĉi jaro markas la 100an datrevenon de la fondiĝo de la organizo, kaj ke multoblaj faktoroj, inkluzive de teknologia novigo, ŝanĝiĝo de la loĝantara strukturo, klimatŝanĝiĝo kaj tutmondiĝo, alportas la plej profundan ŝanĝon al la kampo de laboro de post la fondiĝo de la organizo, tial ĉi-jare la konferenco fokusiĝas pri defioj, oportunoj kaj eblaj elektoj por la estonteco de laboro.

Vizitanta germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas diris lunde en la irana ĉefurbo Tehrano, ke la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando, estas tre grava kaj bezonas komunan konservadon de ĉiuj partioj, kaj la interesoj de Irano en la interkonsento devas esti garantiitaj.

Tiutage Maas faris unu-tagan viziton al Irano. Li okazigis intertraktadon kun sia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif. Li diris en komuna gazetara konferenco post la intertraktado, ke kiel landoj subskribintaj la interkonsenton, Germanio, Francio kaj Britio firme konservas la validecon de la interkonsento, kaj klopodas helpi al Irano akiri ekonomiajn interesojn difinitajn en la interkonsento, kaj ankaŭ la Eŭropa Unio faras ĉion eblan por garatii tion.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN lunde diris, ke Antonio Guterres kondamnas la atakon en centra Malio, kiu mortigis almenaŭ 95 civilulojn.

Proparolanto Stephane Dujarric diris en gazetara komunikaĵo, ke la ĝenerala sekretario estas indignigita de raportoj, ke almenaŭ 95 civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj, estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj dimanĉe post atako en la vilaĝo Sobanou-Kou en la regiono Mopti de centra Malio.

Dujarric diris, ke Guterres forte kondamnas ĉi tiun atakon kaj vokas la maliajn aŭtoritatojn enketi pri ĉi tiu tragedio kaj alporti la krimulojn al justeco. Guterres vokis ĉiujn maliajn koncernatojn sin deteni de venĝaj agoj, kaj urĝis la registaron kaj ĉiujn partiojn de la lando partopreni en interkomunuma dialogo por solvi streĉecon kaj malkonsentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin