Fokusoj de la Semajno (Jun. 14)

(GMT+08:00) 2019-06-14 16:33:55     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde gratulis Kassym-Jomart Tokayev pro lia elektiĝo kiel kazaĥa prezidento.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj kun reciproka fido kaj sincereco kaj ampleksaj strategiaj partneroj de kungajna kunlaboro. Li diris, ke nun duflankaj rilatoj estas sur alta nivelo kaj havas vastajn perspektivojn kun fruktodonaj rezultoj atingitaj en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj kun gvidado en konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La Centra Elekt-Komisiono de Kazaĥio lunde publikigis la definitivajn rezultojn, anoncante, ke la provizora prezidento Kassym-Jomart Tokayev gajnis la prezidentan elekton de la lando per la akiro de 70,96% de la voĉoj. La rezultoj montris, ke Tokayev gajnis 70,96% de la voĉoj, kaj la opozicia kandidato Amirzhan Kosanov el la Unuiĝinta Nacia Patriotisma Movado ricevis 16,23% de la voĉoj.

Ĉina delegito marde alvokis ĉiujn partiojn reveni al la vojo de kompleta efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando.

Wang Qun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la alvokon en kunveno de la direkcio de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Wang diris, ke la irana nuklea interkonsento estas multflanka interkonsento aprobita de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj devas esti stabile kaj komplete efektivigata. Sed bedaŭrinde, pro la ekstrema premado kaj unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano, la interkonsento alfrontas severajn defiojn kaj Mez-Oriento estas kontinue en streĉeco. La Internacia Atom-Energia Agentejo konfirmis en siaj lastaj 15 raportoj, ke Irano plenumis siajn devojn difinitajn en la interkonsento. Li diris, ke la ĉina flanko aprezas la klopodojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj Irano.

Wang diris, ke en la nuna situacio, la ĉina flanko atendas, ke Irano plu komplete plenumos siajn devojn en la nuklea kampo, kaj la Internacia Atom-Energia Agentejo daŭrigos sian kontroladon en objektiva, justa kaj profesia maniero. Li aldonis, ke la ĉina flanko komprenas la zorgojn de Irano kaj atendas, ke ankaŭ ĉiuj aliaj partioj de la interkonsento serioze plenumos siajn devojn, kaj la internacia komunumo kune klopodos por subteni reciprokprofitan ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano, konservi ekonomiajn dividendojn de Irano kaj krei kondiĉojn por ke Irano plu plenumu siajn devojn en la nuklea kampo.

La 108a Internacia Konferenco pri Laboro malfermiĝis lunde en Ĝenevo. La konferenco fokusiĝas pri novaj defioj de teknologia novigo kaj klimatŝanĝiĝo al la venonta laboro.

Guy Ryder, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo, diris en la malferma ceremonio, ke tiu ĉi jaro markas la 100an datrevenon de la fondiĝo de la organizo, kaj ke multoblaj faktoroj, inkluzive de teknologia novigo, ŝanĝiĝo de la loĝantara strukturo, klimatŝanĝiĝo kaj tutmondiĝo, alportas la plej profundan ŝanĝon al la kampo de laboro de post la fondiĝo de la organizo, tial ĉi-jare la konferenco fokusiĝas pri defioj, oportunoj kaj eblaj elektoj por la estonteco de laboro.

La konferenco daŭros ĝis la 21a de junio, kun la ĉeesto de pli ol 5 000 reprezentantoj el 187 membroj de la Internacia Labor-Organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin