Plej alta politika konsilisto emfazis transmarkolajn ekonomiajn interŝanĝojn kaj integriĝon

(GMT+08:00) 2019-06-17 14:24:24     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsilisto Wang Yang dimanĉe diris, ke ekonomiaj interŝanĝoj kaj integriĝo inter la du flankoj de la Tajvana Markolo estas ĝenerala tendenco, kiun neniu forto povas rezisti.

Wang diris, ke nenio povas tranĉi la kulturan ligon inter la homoj sur ambaŭ flankoj de la markolo. La epoko kaj tendenco ambaŭ favoras la fortojn, kiuj subtenas la reunuiĝon kaj nacian rejuniĝon.

Li emfazis, ke ekonomiaj interŝanĝoj kaj integriĝo inter la du flankoj de la Tajvana Markolo ne nur estas la ĝusta afero, sed ankaŭ donas grandajn profitojn, kaj estas neniu kialo, ke la interŝanĝoj kaj integriĝo inter ambaŭ flankoj ne devas esti pli striktaj, kaj ili certe plistriktiĝos.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, alparolis la 11an Markolan Forumon en la urbo Xiamen de Fujian-provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin